Aldonu vian mesaĝon.
nova
|
Retadreso: klaku ĉi tien
nicolaruggiero86 gmail.com
Dato: 3-02-2008
Loko: Mola di Bari
Komento:
pri la morto de Dafni
Titir
Atir, kial vi ploradas inter viaj genuoj nudaj?
Vidu supren, la ĉielo hele lazuras kaj la maro
nin invitas plene ĝui, kial vi ploras knabe kaŭre?
Atir
Titir, mortis nia Dafni, kiam ankoraŭ ni kantadis
liajn versojn epopeajn kune ĉe la rando rivera.
Mi kun Mopso kaj Menalko estis defiantaj Aminton
vice kanti plejmodule kaj ni trovis sunon malgraŭ
la mallumo. L’ arboŝelo freŝis je niaj dediĉaj versoj
al Poeto kiu amis la racion kaj kredis pri la
bona volo de l’ homaro, kiam abrupte ni ekaŭdis
la singultojn de Erato, Kaliopo, Eŭterpo tristaj.
Ili ploris ĉar ekblovis la mistralo: nur misaŭguron
povis porti vintra vento fine de l’ somero. Aŭtuno
kovris frue Arkadion: versmoduli ne plu ni povis.
Venis Febo kun la nimfoj, kaj la vento ĉesis vivi.
Sur la brakoj de la dio kuŝis la korpo de l’ Poeto.
Apolono kriis larme
“Ĉesu ĉiuj ventoj de l’ nordo,
malaperu lumaj steloj, kaj silentu la homa voĉo.
Dionizo devas scii, ke li ĵus perdis satiruson
sed ke mia monto gajnis tiel vervan novan spiriton.
Ho, vekiĝu Helikono, ke l’ sunĉaro anoncu l’ tagon
ĉar nun vivas senmortulo!”
Titir, mi ploras ne pro l’ morto,
ploras mi pri la homaro kiu neniam lin aŭskultis.
Titir
Atir, estas via tasko dismoduli flute la versojn
instruantajn kreski vive, por ke infano iĝu saĝa
plenkreskulo vivamanta. Atir, ekstaru kaj min sekvu,
ni skribadu sur la rokojn de Helenio firminsiste:
“Ruben min generis, Skotoj rabis min, Apolon’ min havas.
Kantis mi pri l’ ras’ infana, amo, libero kaj la splen’.”
Nicola
|
|
Retadreso: klaku ĉi tien
noelnadlor hotmail.com
Dato: 6-09-2007
Loko: Hispioan
Komento:
Bedaŭrinde alvenis la horon, sed vi lasis ĉi tie grandan spuron kiun ni klpodos sekvi kaj profiti. Dankon kaj ĝis ĉiam, samideano.
Helpu nin de via nova loko.
|
|
Retadreso: klaku ĉi tien
shaozhongl 126.com
Dato: 22-08-2007
Loko: Cinujo
Komento:
Mi ne povas, kaj ne volas, kredi, ke vi forpasis.
|
|
Retadreso: klaku ĉi tien
alexander_kg hotmail.com
Dato: 13-11-2006
Loko: Stavanger, Norvegio
Komento:
Unu el la bonaj aŭtoroj de nia mondo ĵus forlasis nin. Nia memoro restu longe, longe, tiel longe kiel la esperanta lingvo kaj kulturo.
Kandelon al li.
|
|
Retadreso: klaku ĉi tien
loubakend yahoo.fr
Dato: 14-10-2006
Loko: Pointe Noire
Komento:
Kongo Braza-a esperanto parolantoj kondolencas kune kun tutteraj samideanoj
|
|
Retadreso: klaku ĉi tien
fritz_Hilpert web.de
Dato: 26-09-2006
Loko: Germanio
Komento:
Mi konas William Auld kiel diligenta humorplena intelektulo, kiu chiam fiere presentis sian skotlandan devenon. Ripozu en paco! Viaj verkoj eternighas vin!
|
|
Retadreso: klaku ĉi tien
masajuki regalia.nir.jp
Dato: 22-09-2006
Loko: japanio
Komento:
Mi dankas kaj dankos vin, ĉar mi akiros de vi frukton. Do iam mi redonos al vi unuparto de Esperanto Wiliam AULD. Atendu ĝis tiam trankvile.
|
|
Retadreso: klaku ĉi tien
mamdoohi yahoo.com
Dato: 20-09-2006
Loko: Irano
Komento:
Auld ja Vivas; “Halto en Alto”
William Auld ja vivas, ekz-e en fora lando kiel nia Irano, kie nuntempe la kulturaj agoj ne tiel furoras:
1- En dimanĉo kaj mardo (la 10an kaj 12an de septembro 2006, ĝuste la tagojn antaŭ kaj post lia forpaso), mi lumbilde prezentis Esperanton en la ĉefa konferenc-halo de mia laborejo (konsulta enĝenierada kompanio) en Tehrano por ĉ. 70 kolegoj. Kiam temis pri la literatura potenco de Esperanto, montrante lumbildon de Auld, mi diris: «Nur sufiĉas esprimi tion, ke E-o jam havigis al la mondo kandidaton por ricevi Nobel-premion pri literaturo – multaj miljaraĝaj lingvoj ankoraŭ ne sukcesis tion fari».
2- Traduko de lia La Fenomeno Esperanto estas en tehrana presejo kaj la verko espereble baldaŭ aperos en la persa lingvo sur pli ol 400 paĝoj.
3- En nia 56-paĝa sezon-revuo Irana Esperantisto diversnumere li kaj liaj materialoj jam aperis. Fakte la ĉefa temo de la 11-a n-ro estis ... William Auld, La Granda Poeto de Esperanto, kaj lia foto honorigis la kovrilon de la numero.
...
Kaj nun, vi povas diveni kio okazis/as rilate al li kaj liaj atingaĵoj en aliaj mondopartoj, kie la kulturaj agadoj pli furoras.
Eĉ se ni akceptu ke Auld haltis, nur povas temi pri «halto en alto».
Amike, kondolence kaj samideane,
Ahmad R. Mamduhi
Prezidanto de Irana Esperanto-Asocio (IREA)
|
|
Retadreso: klaku ĉi tien
naldors terra.com.br
Dato: 20-09-2006
Loko: Duke de Caŝias--Rio de Ĵanejro--Brazilo
Komento:
Esperantujo ploras pro la forpaso de unu el siaj plej honoraj loĝantoj. Willian Auld postlasas spurojn sekveblaj de ĉiu esperantisto. Iru kun Dio, Auld, kaj salutu por ni Zamenhof.
|
|
Retadreso: klaku ĉi tien
jcbeneitez yahoo.com.ar
Dato: 19-09-2006
Loko: Alta Gracia, Córdoba, Argentino
Komento:
Mi bedaŭindas la forpason de William Auld nur pro la doloro de siaj familianoj kaj amikoj, se mi bone scias ke Li nur liberiĝis el sia homa korpo kaj certe daŭrigos sian laboron por Esperanto pli lume ol neniam.
|
|
Retadreso: klaku ĉi tien
jairoad ig.com.br
Dato: 18-09-2006
Loko: SAN PAŬLO - BRAZILO
Komento:
Emocie mi legis pri la forpaso de iu, ke mi prilegis kaj en interreto kaj diversaj skriblaboroj. Ni devas memori, ke li neniam lasos ekzisti, li estas nur senkorpa. Mi vidis, ke la laboro de sno Auld por E-o estis honorinda kaj kopiinda. Mi kredas, ke nia granda homaĝo a li estos profiti lian laboron por E-o kaj disvolvi ĝin.
|
|
Retadreso: klaku ĉi tien
amiko uai.com.br
Dato: 18-09-2006
Loko: Brazilo
Komento:
Ĝis la spirita mondo nia kara amiko!
|
|
Retadreso: klaku ĉi tien
Rezamenhof yahoo.com
Dato: 18-09-2006
Loko: Tajvano
Komento:
Nome de Tajvana E-istaro mi kondolencas forpason de nia kara William al E-istoj kaj lia familio.
|
|
Retadreso: klaku ĉi tien
esperanto swing.be
Dato: 18-09-2006
Loko: Belgio
Komento:
Estas ĉiam malfacile perdi iun ŝatatan, eĉ se estas iu kiun oni neniam renkontis.
William Auld neniam renkontis min, sed mi renkontis lin multfoje tra liaj verkoj.
Dankon!
|
|
Retadreso: klaku ĉi tien
huguozhu 21cn.com
Dato: 18-09-2006
Loko: Ĉinio
Komento:
La glora nomo de William Auld ĉiam restos en la koro de ĉinaj esperantistoj!
Ni neniam trovos lian anstataŭanton!
Pli ol dek kondolencaj mesaĝoj jam aperis en la retpaĝo de www.elerno.cn/bbs/index.asp
|
|
Retadreso: klaku ĉi tien
vajs pobox.sk
Dato: 18-09-2006
Loko: Slovakio
Komento:
William Auld restos en niaj koroj.
|
|
Retadreso: klaku ĉi tien
snaikam gmail.com
Dato: 18-09-2006
Loko: Kaunas
Komento:
La Homo estas for, la Verkoj restas. Kondolenco al ni čiuj.
|
|
Retadreso: klaku ĉi tien
geza banyai-kkt.sulinet.hu
Dato: 18-09-2006
Loko: Hungario
Komento:
Falis delonge brile disradianta stelo de la firmamento de nia printempe verda literaturo. Ni promesas, kara amiko, fari Paŝojn al Plena Venko!
|
|
Retadreso: klaku ĉi tien
miaumiau1 ice.co.cr
Dato: 18-09-2006
Loko: Kostariko
Komento:
La nomo kaj verko de W. Auld estos ĉiam vivanta por ni e-istoj. Nome de Kostarika Esperanto-Asocio mi esprimas elkoran kondolencon al ĉiuj en Esperantio.
|
|
Retadreso: klaku ĉi tien
saluton123 esperanto.org
Dato: 16-09-2006
Loko: Pakistano
Komento:
Nome de Pakistana Esperanto-Asocio (PakEsA) mi kondolencas je la forpaso de samideano William Auld. - Tre malĝoje, Jawaid Eahsan - Ĝen. Sekretario - Pakistana Esperanto-Asocio
|
|
Retadreso: klaku ĉi tien
kontaktolingvo hotmail.co.jp
Dato: 16-09-2006
Loko: Tokio
Komento:
Mi neniam havis okazon rekte kontakti William Auld, ĉu buŝe ĉu skribe. Sed lia forpaso frapis min, ĉar mi estis ĵus finonta japanigon de iom malpli ol kvardek poemoj liaj, eldonotan unu-volume en la venonta printempo por heroldi la UK-on en Jokohamo. En la komenco de septembro naive mi estis pensanta pri la vizito al li en Skotlando, kiam li estis baldaŭ mortonta... Bedaŭrinde, ke mi ne povos enmanigi al liaj propraj manoj la nun pretigatan libron, nek montri al li interpreton de “Ebrio”, kiun mi de kelka tempo kutimas kvazaŭ-deklami rolante mem kiel ebriulo. Forpasis homo, kiun mi neniam renkontis, sed kiu fariĝis tiom kara kaj grava por mi. Laste mi volas rimarkigi, ke pri sia onklino li iam versis: “[s]ed ŝi mankas certe/nun, kiam ŝi malmuntis sian tendon/kaj konas spiritmondon proprasperte”. Por mi scivolindas, kiel li, ateisto, nun (mal)spertas tiun mondon, al kiu ni ĉiuj iam certe aliĝos. Intertempe, tamen, nin disciplinu lia moto: “kuraĝon kaj obstinon”!
|
|
Retadreso: klaku ĉi tien
b48705544 013.net
Dato: 16-09-2006
Loko: Kirjat-Mockin
Komento:
Eternan kandelon mi lumigas por la Lumturo de nia literaturo, kun kiu mi havis la honoron persone konatiĝi dum mia 2-a UK en Ateno 1976. Novaj verkoj de William Auld ja mankegos al ni, sed ni ĉiam povos reĝui liajn klasikaĵojn. Estu benata lia memoro!
|
|
Retadreso: klaku ĉi tien
istvan.ertl gmail.com
Dato: 16-09-2006
Loko: Helmdange
Komento:
William Auld kreis, kreadis komunumon, en multaj manieroj rektaj kaj malrektaj. Rekte, mi havis bonŝancon sperti tion nur unu fojon, en Roterdama vespero, kiu kun viskio rapide fariĝis nokto… Malrekte, mi memoras semajnon en La Chaux-de-Fonds kie entuziasma grupeto, en familia varmo, klopodis komprenige dissekci La Infanan Rason, helpe ankaŭ al ĉiaj komentoj kiujn Auld mem afable sendis… kaj mi memoras similan renkontiĝon de homoj tradukintaj la aŭldan verkegon LIR ĉiu al sia lingvo… pluraj el ni, pri «Unu el ni ».
|
|
Retadreso: klaku ĉi tien
casartellim uolsinectis.com.ar
Dato: 16-09-2006
Loko: Córdoba. Argentino
Komento:
Mortis nia Bardo, sed li chiam vivos en la koro de la tutmondaj esperantistoj.
|
|
Retadreso: klaku ĉi tien
alaudo.forigutiuntekston gmail.com
Dato: 15-09-2006
Loko: Hamburg, Gemanio
Komento:
Li estis vivanta apostolo de nia literaturo kaj kulturo, jam dum vivo fariĝinta klasikulo. Li restos en memoro de multaj generacioj, ne nur kiel E-isto, sed kiel poeto, verkisto, tradukisto. Domaĝas, ke E-klasukuloj formortas.
Mi bruligas por li ĉinan kandelon, kiun mi ricevis donace de miaj aziaj amikoj. Sur ĝi estas ideogramo "paco". Restu li en paco!!!
|
|
Retadreso: klaku ĉi tien
petro ikso.net
Dato: 15-09-2006
Loko: Slovakio
Komento:
Mi ege bedaŭras, ke tiun eminentulon, pri kiu mi lernas dum miaj interlingvistikaj studoj, mi neniam plu renkontos en Esperantio. Libro "Paŝo al plena posedo" estis unu el plej fruaj verkoj en E-o, kiun mi legis. Ĉiuj kandeloj de 18a de septembro brulos por vi, s-ro Auld.
|
|
Retadreso: klaku ĉi tien
mtfettes sfu.ca
Dato: 15-09-2006
Loko: Reĝino-Ŝarloto, Kanado
Komento:
Mi ankoraŭ memoras la elektran ŝokon kiu trakuris min, kiam mi unuafoje malfermis la libron "La infana raso" kaj renkontis kvazaŭ tute novan lingvon -- Esperanton, jes, sed transformitan, kvazaŭ eta orfa aglido kiu subite elkreskis kaj majeste ekflugis, forlasante la teron por sia natura hejmo, la libera aero. Ekde tiu tago, antaŭ pli ol dudek jaroj, la verkoj de Auld spronas min, konsolas min, subtenas min. Ne temas nur pri LIR, sed ankaŭ pri la mordeta ironio de "Humoroj," la tradukaj piroteknikaĵoj de "Don Johano" kaj "La urbo de terura nokto," la fajna kritika perceptemo de liaj eseoj kaj editoraĵoj. Aparte bela epizodo dum mia deĵoro en la Centra Oficejo estis nia korespondado pri tradukado anglalingven de kelkaj ĉapitroj de LIR; kaj unu el miaj plej grandaj bedaŭroj kiel movadano estas tio, ke mi ne sukcesis kontribui al "Lingva arto," la omaĝlibro al li kaj Marjorie Boulton, kiun Vilmos Benczik kompilis antaŭ kelkaj jaroj. Mi fieras esti lia samlingvano.
|
|
Retadreso: klaku ĉi tien
bmaurus amu.edu.pl
Dato: 15-09-2006
Loko: Poznano, Pollando
Komento:
Estas perdo por nia movado kaj nia kulturo. Mi sentas lian forpason tre persone: kaj kandelon kaj larmon li havos de mi.
|
|
Retadreso: klaku ĉi tien
filipo grupoj.org
Dato: 15-09-2006
Loko: Teksaso, Usono
Komento:
Ho, kia perdo por Esperantujo kaj por la tuta mondo. Ni ne forgesos nian karan verkiston, kiu kontribuis multflanke al ĉi tiu bela, genia lingvo de Zamenhof. William Auld riĉigis la uzadon de Esperanto. Ni honoros la memoron de William Auld per la daŭra ĝuado de lia literaturo.
|
|
Retadreso: klaku ĉi tien
Silgarn tin.it
Dato: 15-09-2006
Loko: Italio
Komento:
Mi estas ankoraŭ ŝokita post la anonco de la morto de W.Auld pere de iliaj libroj mi fakte esperantistiĝis kaj mi neniam forgesos lin. Mi certe bruligos kandelon la 18an je lia memoro.
|
|
|