La METIEJO estas NIA pedagogia ateliero, en la formato de forumo. Ni jam lanĉis dekon da temoj, pri kiuj eblas tuj diskuti. Al ĉiuj temoj ni kreis eblon ne nur alskribi kaj reagi per mesaĝoj, sed ankaŭ alŝuti dokumentojn, bildojn, kaj aliajn materialojn.
Ekz. ĉu vi bezonos belajn alfabetajn bildojn por dekori vian klasejon? Rigardu, ĉu iu alia jam kreis tiaĵon kaj alŝutis ĝin por dividi kun la kolegoj. En alia okazo eble vi estis kiu kreis ion valoran kaj interesan, kaj pretas donaci al nia kolekto. Eblas alŝuti dokumentojn, fotojn kaj sondosierojn.
Krom konkretaj material-interŝanĝoj ni antaŭvidas helpopetojn, konsilojn, veran kunlaboron. Estu tiel!
Kompreneble ankaŭ tiu ĉi parto nur nun lanĉiĝas, la enmetitaj eroj estas nur por indiki la eblojn, kaj la tuto atendas pliajn materialojn de vi ĉiuj!
Bonvolu sendi viajn temproponojn al la redaktoro. Dankon.
|