E@I

Vikipedio.net

Se vi serĉas la Vikipedion en Esperanto, klaku ĉi tien...

Ekde 2012 kreiĝas ankaŭ oficiala uzanto-grupo ELiSoEsperanto kaj Libera Scio – ligita al la Vikimedia Fondaĵo.


Aktuale: Metiejo pri WikiTrans

okazos 2013-05-01/05 en Partizánske (Slovakio)

La programo WikiTrans senkoste evoluigata de Eckhard Bick scias traduki el la angla lingvo en Esperanton ĉiujn 4.182.609 artikolojn de la angla Vikipedio. Ili tamen ne povas aŭtomate fariĝi parto de la Esperanta Vikipedio, ĉar necesas poluri ilin lingve kaj teknike. Provlegado de maŝintradukitaj artikoloj povas multe plirapidigi la kreskon de la grando kaj kvalito de Vikipedio en Esperanto, kompare al verkado de novaj.

Tial E@I kaj GrammarSoft serĉas pionirojn pretajn antaŭenigi la ideon – personojn kun sperto pri Vikipedio kaj/aŭ tradukado. De la 1-a ĝis la 5-a de majo okazos en Partizánske (Slovakio) metiejo, kiu praktike instruos kiel kontribui al Vikipedio helpe de WikiTrans. Flanke okazos ankaŭ organiza kaj teknika diskutoj. Partopreno, loĝado kaj matenmanĝoj estos senpagaj, eble pli depende de ricevo de subvencio. Aliĝu retpoŝte ĉe info ĉe ikso punkto net kaj vizitu paĝon de la novnaskita Projekto:WikiTrans.


Listo de projektoj de E@I rilataj al la Vikipedio

Tiu ĉi listo ne pretendas esti kompleta, ĉar precipe unu- aŭ kelktagaj vikipediaj trejnadoj estas jam organizitaj de E@I-aktivuloj dum multaj esperanto-aranĝoj (listo de kelkaj pliaj tiaj troviĝas en malnova vikia paĝo).

Vidu ankaŭ: Historio de la Vikipedio en Esperanto


Por pli da informoj pri E@I, vizitu la retpaĝaron de E@I aŭ legu la artikolon E@I en la Vikipedio.