Dividaj dilemoj



Estas evidente, ke tekstprogramo por Esperanto nepre entenu aŭtomatan vortdividilon. Des pli miras, ke la programo Ĉapelilo, kvankam havante bonegan literumilon, ankoraŭ ne entenas funkcion por vortdivido. Nu temas okaze de Ĉapelilo pri programare teĥnika problemo rilate al la komponantaĵoj, kiuj aplikiĝis. Tiuj simple ne volas dividi. Tamen ankaŭ kiam tiuj internaj aferoj estos solvitaj, restos kelkaj principaj problemoj. Tiujn principajn problemojn rilate al la lingvo Esperanto pritraktas tiu artikolo.

En tiu vortdivida afero ni unue eble konsultu Zamenhofon mem. En sia Lingvaj Respondoj li skribis jene:

"Transportante la vortojn el unu linio en la sekvantan, ni ordinare dividas ilin per iliaj partoj gramatikaj, ĉar ĉiu parto gramatika en nia lingvo prezentas apartan vorton. Tiel ni ekzemple dividas: "Esper-anto", "ricev-ita", ktp. Sed tio ĉi tute ne estas deviga regulo; ni faras ĝin nur por ne rompi subite kun kutimoj de aliaj lingvoj: efektive tiu ĉi maniero havas nenian celon kaj signifon, ĉar la transportado de la vortoj estas afero pure papera, havanta nenion komunan kun la leĝoj de la lingvo; ni konsilas al vi per nenio vin ĝeni en la dividado de la vortoj kaj fari ĝin tute tiel, kiel en la donata okazo estos al vi pli oportune. Eĉ se vi dividos ekzemple "aparteni-s", ni vidus en tio ĉi nenion malregulan, kvankam la aliaj lingvoj (tute sen ia logika kaŭzo) ne permesas tian dividon."

El tiu teksto oni povas ekkoni, ke Zamenhofo preferis dividi vortojn laŭ limoj inter iliaj gramatikaj komponantaĵoj. Aliaflanke ĉiu ajn alia metodo ŝajnis ĝenerale esti akceptebla kaj pro tio li ne inklinis leĝigi ion. Naciaj lingvoj, minimume en la Hindeŭrope lingva mondo, estas en tiu afero iom skizofreniaj. Plej ofte troviĝas du principoj konkurence.

  • Brika principo: Oni dividu la vortojn laŭ iliaj gramatikaj radikoj.
  • Silaba principo: Oni dividu la vortojn laŭ ilia silaba elparolo.

Evidente tiuj du strategioj sufiĉe ofte kondukas al diversaj rezultoj. Ekzemple okaze de la vorto Esperanto:

Esper-ant-o (brike)
Es-pe-ran-to (silabe)

En aglutinoj lingvoj, kiuj ja principe preferas konstrui vortegojn el brikoj, ol vortigi iujn brikojn individue, la problemo speciale akriĝas. Kvankam oni en la aglutina lingvo Esperanto kutime ne konstruas iujn vortegojn, la problemo tamen sufiĉe klare perceptiĝas. Ĉe ni la brikoj estas ofte malgrandaj kaj en la rolo de finaĵo preskaŭ ĉiuvorte ĉeestas.

La brika analizo

Laŭ la brika modelo la vorto "Esperanto" estas analizebla kiel faraĵo el la brikoj "Esper", "ant" kaj la substantiva finaĵo "o". La aŭtoro fakte estas pretiginta komputilan programon kapablan fari tian analizon. La afero tamen ne estas tute senproblema. Ekzemple la brika analizo de la iom duba konstruo "virkato" tute ĝuste liveras:

vir-kat-o

Se oni nun konstruas la variaĵon "virokato", la analizilo tamen liveros du eblajn rezultojn kaj ne scios, kiun el ili preni. Jen:

vir-o-kat-o
vi-rok-at-o

Evidente la dua rezulto, kvankam ĉiuj ekkonitaj komponantaĵoj estas individue ĝustaj, ne havas iun sencon. Same evidente ekzistas vortoj, kiuj brike verdire posedas du malsamsignifajn ĝustajn analizojn. Jen la fama:

sent-em-a
sen-tem-a

Kiel oni facile povas ekkoni, divida programo, bazante sian povon sur listo de ĉiuj eblaj Esperantaj radikoj, ne ĉiam sukcesados, ĉar mankas al ĝi iu vera kompreno de la dividota vorto kaj aldone de ties ĉirkaŭteksto. Iuj analizataj vortoj eĉ liveros kvin aŭ ses diversajn analizeblojn, tre ofte eblojn, kiujn homo ne normale ekkonus, tamen kiuj estas tute validaj laŭ la leĝoj de la brika analizo pritraktantaj radikokombinojn. Kontraŭe al homo mankas al tia programo la kapablo tuj forĵeti sensencajn aŭ ne ĉirkaŭtekste konformajn radikokombinojn. Bedaŭrinde jen principe ne tiom facile solvebla problemo, kiu klare elmontras la limojn de tio, kion komputila programo kapablas, kaj de tio, kion ne.

Plian problemon estigas la grando de iu kaj iu gramatika briko. Ekzemple la vorto "tohuvabohuo", novepoke sufiĉe konata pro Kajta kanzono, ene de la Esperantbaza brikanalizo povas nur tute senutile ricevi dividstrekon rekte antaŭ ĝia fina "o".

La silaba analizo

La silaba metodo aspektas unuavide pli simple. Oni nur difinu kelkajn regulojn pri tio, kiuj konsonantogrupoj formu unu ne divideblan tuton, kaj oni tiam zorgu, ke silabo, ĉiam gastigu minimume unu vokalon kaj la konsonantaĵon antaŭ la vokalo. Ekzemple oni interalie kutimas lasi la konsonantaĵon "pr" kiel unuon. Kontraste, la kombino "rn" ne nepre estu nedividebla unuo.

a-pri-lo
ka-pri-kor-no

Unuavide la afero sufiĉe bone aspektas. Tamen evidente tiu strategio povas iam kaj iam konflikti kun la limoj de envortaj radikoj. Ĝuste tiuj tamen kaŭzas, ke iu aliokaze unuiginda konsonantgrupo tute ne plu prononciĝas kiel unuo.

ka-pron-do
kor-nu-lo

Tiel, kiel supre dividitaj, la ekzemplaj vortoj estas apenaŭ ankoraŭ legeblaj. Speciale la kor-nulo vere bone kamuflas la celitan korn-ulon.

Ŝajnas, ke iu dividilo devos - jen brikigi, jen silabigi, kaj la difino, kiam ĝi laŭ la unua metodo agu, kaj, kiam laŭ la dua, estas demando respondenda. [plu]

[retro] La psiĥa aspekto

Laŭ mia opinio interesu ĉe ĉio ĉi la demando, ĉu parolanto konscias pri la brikeco de aplikata kunmeto. Ĉiu ne denaska lerninto de Esperanto eble memoras pri la ŝoko, kiun li ricevis, kiam li ie meze de la dua leciono eksciis, ke "knabino" en Esperanto estas iu speco de femala knabo. Ĉe iu kaj iu knabino tiu ŝoko eĉ sufiĉis por tuj ĉesigi ŝian emon plu lerni tiom seksisman lingvon. Kion tio elmontras, tio estas, ke komencanto ege konscias pri la brikeco de la vorto knab-ino kaj fakte ĉe ĉiu lego aŭ aŭdo mense dividas la koncepton en du partojn - nome en knabon kaj ties inecon.

Tute evidente sperta Esperantisto, aŭdinte la vorton knabino, ne plu pensas pri knaboj. Por li la brikaĵo knabino estas jam delonge mense fandiĝinta al unu unueca koncepto. Alivorte la konstruo "knabino" tute ne estas iuspeca inigita knabo, temas pri nova memstara vorto kun memstaraj elvokoj kaj asocioj. Ne tre surprize, en neplanitaj etnaj lingvoj troviĝas ankaŭ normalokaze tute alia vorto por la koncepto knabino, neniel rilatante al la samlingva vorto por knabo. La konkludo estas, ke, minimume ĉe ĉiutagaj konceptoj, la brikoj de Esperantaj vortkonstruoj nur gramatike rolas. Fakte estas nur komencantoj, kiuj ankoraŭ disbrike analizas tiajn konstruaĵojn. Tiu dedukto liveras tre fortajn argumentojn por la silaba divido. Alivorte knabo kaj knabino dividiĝu same - nome jene:

kna-bo
kna-bi-no

Estas ankaŭ konstateble, ke verŝajne neniu Esperantisto prononcas knabino kiel knab'-ino. Prononce brikaĵoj kutimas fandiĝi al unu vorto. Tiu eldiro tamen nur validas, kondiĉe ke la kunmetaĵo estas koncepte sufiĉe ofta afero. Tiukadre eble flanke interesas, ke kelkaj rektaj instrumetodoj pri Esperanto eĉ relative malfrue konfidencas, ke vortoj kiel "knabino", "televidilo" aŭ "bonvena" efektive konsistas el brikoj.

Se tamen kontraŭe iu kunmeto estas malofta aŭ entenas iun elementon surprizan, tiuokaze ĉe la plej multaj parolantoj ĝi ankaŭ prononce dividiĝos ĉe la kunmeta limo kaj eĉ kontraŭ-Fundamente ricevos aldonan malprecipan akcenton ĉe la lasta silabo de la unua vortparto de duparta kunmeto. Oni nur komparu akcente kaj silabe la kunmetojn

sopir'-fonto
kor'-ŝironto

Multaj Esperantistoj inklinas aldone akcenti "ir" kaj "kor" kaj ambaŭ kunmetoj pro sia malofteco ne fandiĝas. En nia poezio oni ofte elturniĝas per tiu apuda akcento.

Resume oni povas konstati, ke Esperantisto prononce brike dividas kunmeton, nur se li dum parolo konscias pri la kungluataj brikoj. Brikojn en oftaj kunmetaĵoj li perceptas kiel tutecan brikegon kaj ne kiel brikaron. Li prononcas oftan kunmeton kvazaŭ ĝi estus unuradika. Oni verŝajne pro tio pli bone dividu tiajn kunmetaĵojn aŭ subpartajn kunmetaĵojn laŭ la silaba metodo.

Multaj Esperantaj radikoj estas memkompreneble en vero kunmetaĵoj el aliaj lingvoj, tre ofte el Latino. Ĉe ni atomo estas en vero importita molekulo. Nu parolanto, scianta Latinon, eble eĉ inklinos brikigi laŭ la de li bone konataj Latinaj brikoj la Esperantan radikon. Iu tamen, ne sciante Latinon, tute certe kvazaŭ blinde silabigos tian kaŝan kunmeton. Angle same. Kiel oni ekzemple dividu la importon "folkloro"? Sciante la Anglan evidente "folk-loro", ĉar temas pri kunmeto el "folk" popolo kaj "lore" heredita scio. Kiu ne scias tion, tiu eble inklinus - silabe ja tute defendeble - ĥemiigi la aferon, dividante laŭ la skemo "fol-kloro".

La divida dilemo

Kiel oni vidas, la divida afero estas problemo principe ne tiom simple solvebla. Praktike aldoniĝas eĉ plia malfacilaĵo. Pro tio, ke kompare al nacia lingvo nia popolo konsistas maĵorie el komencantoj, plejbonokaze eble kun iomo da optimismo afable enrubrikigeblaj kiel progresintoj, oni kompare al nacia lingvo ne eĉ povas fidi je la lingvosento de la propra lingva medio. Fakte nia popolo similas la unuan generacion de iu genteto enmigrinta en tiaman postmilitan Usonon, tamen kun la bagatela diferenco, ke mankas ĉirkaŭe la denaskaj Usonanoj kiel lingvomodelo. Pro tio la ĝenerala Esperantujanaro principe ne povas posedi vere elmaturiĝintan lingvosenton.

En la eble iom dubinda klopodo eksterpoli al mondo normala mi persone supozas, ke en pli lingvsperta medio oni ege malpli inklinus brike dividi oftegaĵojn. Mi rimarkas tiun tendencon ĉe mi mem. Nome antaŭ nelonge mi kvazaŭ tute nature dividis la vorton "almozulo" laŭ la prononca skemo "al-mo-zu-lo". Nu, almozulo estas afero tre konata kaj bedaŭrinde en multaj stratoj de la Eŭropaj urbegoj renkontebla. La almozo mem tamen estas iom pli abstrakta ideo. Evidente mi en la momento de dividado simple ne pritraktis tiun vorton laŭ ĝiaj komponantaĵoj.

Resume oni restas senkonsila. Zamenhofo preskribis lastinstance nenion. Nia precipe skibanta kaj leganta popolo verŝajne volas vidi brikojn, estas tamen eble ne sufiĉe kompetenta vere decidi pri tia afero. Laŭ mia persona eble iom Germaneca sento necesiĝas iu miksaĵo de ambaŭ konceptoj, do - kaj de silaba divido, kaj de brika divido. Tamen formuli komputiltaŭgan leĝon, kiam kiel fari, estas tasko ankoraŭ plenumota. La eble plej taŭga kompromiso estus dividi brike, t.e. laŭ radikoj, kaj ene de la brikoj mem silabe. Por komputila programo jen sufiĉe komplika afero. La tiurevue aplikata rimedo dividcele brikigi vortkomence, brikigi vortfine kaj silabigi vortmeze - ne brikmeze! - certe ne ŝajnas al mi esti solvo unike bona.

Supozeble ni povus meti la tutan dividan demandon al la Akademio. Alternative eble ni pacience atendu por vidi kiel pli malfrua versio de Ĉapelilo solvos tiun problemon principe ne solveblan. Tamen eble vi legantoj havas opinion pri la afero. Do eble vi ŝatas leterigi ĝin!

PEJNO Simono