Bonvolu l-i-t-e-r-umi!



Malmultaj homoj aplikas Esperanton en sia profesia medio. Okazas sendube ankaŭ sufiĉe malofte, ke firmao alprenas Esperanton kiel aldonan firmaan lingvon por komuniki kun siaj klientoj. La Germana firmao Professional Consulting (Ĉapelilo) tamen dum pluraj monatoj faris tion. La akiritaj lingvaj spertoj estis sufiĉe interesaj kaj salde pozitivaj. Tamen estis unu elstare negativa sperto rilatanta al tre baza afero. Telefonado!

Estas klare, ke multaj Esperantistoj ne tiom bone parolas Esperanton kiom eble sian gepatran nacian lingvon. Tio evidente kondukas al miskomprenkaŭzitaj ripetoj estigantaj nenecese longajn dialogojn por forigi ĉiujn malklaraĵojn. Jen afero ne evitebla en la nuna fazo de la lingvo. Tamen la ĉiutaga praktiko pri la telefona akcepto de mendoj tre rapide elmontris aldonan ege pli akre sperteblan malfacilon, kiu estas vere ne necesa kaj tre ĝena. La Esperantaj liternomoj plene maltaŭgas por telefona komunikado.

Ilustre jen specimeno de tipa tamen fakte fikcia dialogo:

  • «Vi volas mendi unu ekzempleron, bonege! Kiel vi nomiĝas?»
  • «gsnĝr!»
  • «Kiel?»
  • «nnfrt gsnĝr! Oni povas ankaŭ prononci 'ksngr'!»
  • «La lineo estas tre malbona. Mi petas literumi.»
  • «'o, a, 'o, 'o, 'o, e, 'o - 'o, i, 'o, 'o, e, 'o, 'o, e, 'o.»
  • «Mi petas ripeti ege klare.»
  • «mno, a, mno, fvo, rlo, e, dto - gko, i, ŝsĵzo, ŝsĵzo, e, mno, gko, e, lro.»
  • «Do maŝino, …»
  • «Kia maŝino? Mi havas maŝinon 486DX2-66 de Vobis.»
  • «Ne! Mo kiel maŝino, A kiel asfalto, …»
  • «… Kies falto?»
  • «AS-falto, No kiel naturo, Fo kiel fabriko, Ro kiel rekordo, E kiel elemento, Do kiel doktoro! Ĉu ĝuste?»
  • «Mi ne scias. Mi forgesis la komencon.»

Efektive multaj klientoj tuj forlasis Esperanton por literumi - klopodante solvi la dilemon aŭ Angle, France aŭ Germane. Estas ankaŭ tute evidente, ke la liternomoj laŭ la Fundamento ne povas ne ĥaosigi ĉiun klopodon komuniki nomon kaj adreson per literumado tra telefonlineo. La sama problemo ekestas en la kampo de radiofonio. Antaŭ nelonge Radio Aŭstrujo klopodis diskonigi sian Interretan adreson «info@rai.ping.at» etere. Senefike. Nia o-eca liternomaro eĉ sub perfektaj kondiĉoj estas apenaŭ komprenebla kaj mallongonde senescepte fiaskigas ĉiun, kiu strebas apliki ĝin. Aldona problemo estiĝas distingi la ciferojn «ses» kaj «sep», speciale en kombinoj kiel «sescent» kaj «sepcent». Por solvi tion, oni eble renomu «ses» al «sis» nur por ciferumadaj aplikoj. (En la Germana oni faras tion por distingi inter «zwei» kaj «drei», ciferumade aplikante «zwo».) Ĉiukaze en la Ĉapeliloperaca telefonia praktiko la notado de nomo kaj adreso de kliento daŭris tipe dek ĝis dek kvin minutojn pro la plene malsukcesaj provoj litere iel ajn interkompreniĝi kun la mendanto.

Specifa kliento loĝis en la certe bela Sveda marborda urbo Skelleftea°. Mi ĵuras, ke ne estis eble per Esperanto telefone komuniki tiun fakton. Nur postesploro en aŭtatlaso permesis identigi la urbnomon kaj garantii ties ĝustan ortografion. Eĉ pli akraj problemoj regule estiĝis rilate Japanajn nomojn kaj adresojn en ties diverssistemaj latinliteraj transskriboj.

La normalo

La normala situacio en nacilingva medio estas literumi per ĉiutagaj liternomoj. Oni nur tre esceptokaze aŭ en profesia radiofonia medio utiligas iun alian specialan rimedon. La averaĝa homo tamen simple literumas per la parolalfabeto, kiun li lernis kiel ABC-uleto en sia unua lerneja klaso. Per nacilingva alfabeto tio plej ofte bonete sukcesas, ĉar ĝenerale la liternomoj sone sufiĉe diverĝas - ekzemple inter iu «ef» kaj iu «vaŭ» aŭ inter iu «ka» kaj iu «ge» ne estiĝas granda konfuzo. Aparte de tio oni normale pli aŭ malpli konas la celatan vorton literumatan kaj pro tio povas tuj diveni iujn misaŭditajn aŭ mankajn literojn. Eĉ kiam la literumata vorto ne estas konata, ĝi tamen plej ofte obeas al la ĝenerala strukturo kaj tradicia ortografio de la aplikata nacia lingvo.

En la Esperanta medio tamen la situacio prezentiĝas ege alia. Kutime oni tute ne celas literumi Esperantaĵon, necesiĝas literumi iun nacilingvaĵon. Tiu fremdaĵo memkompreneble tute ne obeas aŭ eĉ kontraŭas la strukturon kaj ortografion de la lingvo media. Aldone tio okazas ne malofte trans grandajn distancojn per telefono, ĉar la Esperantista komunumo estas tre dise distribuiĝinta. Rekte en tiuj kondiĉoj estas evidente, ke parolalfabeto laŭ la skemo:

a, bo, co, ĉo, do, 
e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, 
i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, 
o, po, ro, so, ŝo, to, 
u, u hoka, vo, zo.

pro sia samsoneco tute ne taŭgas. La malfacilo sone distingi inter go kaj ko, bo kaj po, mo kaj no, kaj inter pluraj aliaj similaj paroj, estas en la praktiko ne venkebla. Aliflanke la enhavo de la literumataĵo preskaŭ certe ne liveros iun indikon pri ebla necesa korektado de iuj misnotitaj literoj. Bedaŭrinde oni ne literumas vorton kiel ‹elefanto›, kiun ja ĉiu bonege konas. Temas pri iu fremda nomo aŭ adresero, do pri literume tute ne konata tereno de la vidpunkto de la aŭskultanto.

Ĉu zo, za, zet, ze aŭ zu?

Do nia parolalfabeto, kvankam ege facile parkerigebla, plene fiaskas en la praktiko. Ĉiu ĥemia formulo, ĉiu algebraĵo, ĉiu entreprena mallongilo kaj ĉiu klopodo komuniki la literaranĝon de fremda vorto dronas en maro da apenaŭ distingeblaj o-oj. Evidente tiu problemo ne unue estiĝis en la hodiaŭa epoko. Ĝi akompanas nin ekde jarcento kaj pro tio ekzistas jam kelkaj proponoj ortigi tiun iomete oblikvan Fundamentan foston de nia lingvo. Mi citu tri ekzemplojn el PAG-o.

a, ba, co, ĉo, da,
e, fo, ga, ĝa, ha, ĥo,
i, jo, ĵa, ko, lo, mo, na,
o, po, ra, so, ŝo, to,
u, ŭa, va, za.

Jen propono de d-ro Belinfante - celanta internaciecon:

a, be, ce, ĉe, de
e, ef, ge, ĝo, haĉ, ĥa,
i, jot, ĵe, ka, el, em, en,
o, pe, er, es, ŝa, te,
u, ŭo, vi, zet.

Jen propono de Kaloĉajo - miaopinie la plej bona - celanta kaj internaciecon, kaj kompreneblecon:

a, be, ce, ĉa, de,
e, ef, ge, ĝe, ha, ĥi,
i, je, ĵi, ka, el, om, en,
o, pa, er, es, eŝ, ta,
u, ŭo, ve, ze.

Jen plia interesa propono aperinta iam sur mia komputila ekrano el la reto elpense de nekonata aŭtoro. Ĝi evidente celas logikon kaj lerneblon, tamen iomete kompromisas rilate kompreneblon:

a, ba, ca, ĉa, da,
e, fe, ge, ĝe, he, ĥe,
i, ji, ĵi, ki, li, mi, ni,
o, po, ro, so, to,
u, ŭu, vu, zu.

Tro da ekuoj ...

La leganto sin eble jam demandas, kial oni ĝenas lian pacon per afero estanta tiom plene flanka, tiom triviala kaj tiom sensignifa. Bedaŭrinde tamen tute ne temas pri iu marĝena makuleto. En realo tio estas tre grava lingva manko. Evidente estas en komerca medio ege problemige, se aĉetema kliento simple ne sukcesas dum akceptebla tempodaŭro komuniki sian adreson al la ekspedema liveranto. Oni pripensu, ke internacia telefonado ne okazas didonace kaj la kosto por dekminuta telefonkonversacio ekzemple de Japanujo al Germanujo estas ja altega. Okaze de mendado temas pri klienta elspezo, kiu plialtiĝas kun ĉiu malŝparita sekundo. Post specifa tempodaŭro la kliento komencas frustriĝi kaj iom pli poste eĉ koleriĝos pro tiu nerva malsukceso komprenigi sin. Aldone li tre baldaŭ konsciiĝos pri sia atendata telefonfakturo, ĉar lia mono simple tiktakas for. La rezulto estas de reklamada kaj vendada vidpunkto katastrofa. La normalokaze tre ĝojiga ago mendi belan kaj sopiratan produkton endanĝeriĝas psiĥe bumerangi kiel negativa kaj malagrabla sperto. Alivorte la konversacio iĝas tiom agaca, kiom senutilaj restas la klopodoj kompreneble komuniki la propran nomon. Oni rimarkas tion, kiam la mendanto komencas insisti tamen sendi sian mendon letere.

Tiu nekapablo efike literumi en Esperanto estas ne preteratentebla malavantaĝo en komerco kaj negoco. Se oni fakte Eŭropvaste enkondukus Esperanton, tiu lingva manko estigus aldonajn telefonkostojn je megaekuoj kaj malŝparus konsiderindan kapaciton de niaj lineoj. Tiu manko estas malakceptenda.

... por maltro da kuoj

Kaje onin rekte frapas la fakto, ke ĉiuj ĝis nun menciitaj proponoj celas literumi Esperanton. En la praktiko tamen ĝuste tio neniam necesiĝas. Por nacilingvaĵoj la Esperanta literaro mem ne malofte malsufiĉas pro sia manko de amplekso. Krom Q, W, X kaj Y mankas ß, Æ, Å, Ø kaj multaj aliaj Latinidaj literoj kun aldonaj signetoj. Kie Esperanto alfabete posedas pli, la literoj estas ne utiligeblaj rilate fremdaĵojn, ĉar la plej multaj lingvoj aplikas por la sama celo aŭ literkombinojn, aŭ supersignitaĵojn. Ambaŭkaze la Esperantaj ĉ, ĝ, ĥ, ĵ kaj ŝ trafas aeron, ĉar tiuj aldonaj alfabeteroj universe unikas.

Konstatiĝu ankaŭ, ke laŭnorma estas nur la alfabeto Zamenhofa - a, bo, co, do, ktp. Aliflanke, ekkoninte la problemon kaj ties komercan signifikecon, firmao povus perfektigi sian internajn rimedojn por literumado laŭplaĉe kaj tio povus okazi sen iu retenemo devojiĝi ajndistance de la normo. De entreprena pozicio tio estus defendebla, ĉar ja «Temp' estas mono». Sed la dilemo ĉe tia entreprena solvo estus tio, ke por vere sukcesi la elektitan enkondukotan metodon devus koni ankaŭ la klientaro. Evidente oni ne povus antaŭmende distribui iujn alfabetslipojn al ĉiuj supozate mendemaj Esperantistoj. Sekve oni bezonas rimedon, kiu tuj iel pli aŭ malpli bone funkcios, kaj, se tio ne estas centcentone ebla, do funkcios minimume en la retrodirekto por kontroli, ĉu la notitaj klientaj datumoj estas ortografie ĝustaj. Tiu ĉiokuracilo nepre ekfunkciu sen iu antaŭa trejnado de la klientoj aŭ alispeca speciala averto.

De tiu lasta postulo sekvas, ke adaptiĝi al novaj liternomoj neege povos esti akceptebla solvo, ĉar neniu kliento intuicie tuj komprenus ilin. Regus nur eĉ pli da telefonada konfuzo. Eĉ se la Akademio oficiale propagandus iujn pli konvenajn novajn liternomojn, la ŝanĝo restus probable tre tabua. Aldone ĉiuj lernolibroj ekestus per unu frapo rilate la alfabeton malaktualaj. Kaj lastvice eĉe kaj see - eĉ se la afero komune decidiĝus, la transiro al popola akcepto probable daŭrus jarojn.

Saĝa kapo duonvorton komprenas

Se ni rezignu renomi niajn literojn, do restas rimede nur elekti iun paralelan solvon. La plej simpla rimedo estas starigi liston da vortoj, en kiu ĉiu vorto substituiĝas al litero. Tiel estiĝas vortalfabeto - kvazaŭ laŭ-Zamenhofe kiel la titola proverbo nin instruas. Tamen tiom frape nova tiu propono memkompreneble ne estas kaj efektive vortalfabetoj ekzistas jam pluraj. Specimene jen vortalfabeto el la vortaro Germana Esperanta de Kraŭzo:

Asfalto
Barbaro
Centimetro
Ĉefo
Doktoro
Elemento
Fabriko
Gumo
Ĝirafo
Hotelo
Ĥaoso
Insekto
Jubileo
Ĵurnalo
Kilogramo
Legendo
Maŝino
Naturo
Omnibuso
Papero
Rekordo
Salato
Ŝilingo
Triumfo
Universo
Universo-
   hoko
Vulkano
Zinko

[plu]

Nefermita letero al ĉiuj radiuloj


ĵaŭdon, la 23an de oktobro 1997

Mi tre senpacienciĝis pri la ĵusaj vanaj klopodoj de Pola Radio sciigi al ni la adreson de sia realaŭdia paĝo en la TTT-ejo de WRN. Mi ĵuras, ke alvenis mallongonde nur tute nemalĉifrebla:

"o, o, o, o, o, ... ktp".

Aldone tiuj belaj o-oj aŭdiĝis antaŭ fonaĵo el la kutimoj mallongondaj ĝenbruoj. Cetere, Radio Aŭstria tre regule same fiaskas en la sama kampo.

Vere, ankaŭ en Esperantujo la radiuloj prefere agu iomete pli profesie. Nome oni tiumedie uzu specialan vortalfabeton por literumado, same kiel ĉiuj aliaj radiofoniaj instancoj de la mondo kutimas tion fari en misaŭdigaj kondiĉoj.

Do jen specimena vortalfabeto, kiu publikiĝis jam antaŭ du jaroj en Monato. Ĝi estas optimumigita por telefonaj kaj radiofoniaj aplikoj kontraŭ aŭskultantoj, kiuj antaŭe ne havis la okazon okupiĝi pri ĝi kaj lerni ĝin. Alivorte ili devas tuj kompreni ĝin sen iuj preparoj. Pro tio ĉiu entenata vorto sone maksimume diverĝas de ĉiu alia vorto de la vortalfabeto. Ĝi aldone diverĝas maksimume de ĉiu alia entute ebla Esperanta vorto, tiel ke, okaze de misaŭdo, oni havas bonan ŝancon diveni la mankantan silabon aŭ sonon. Aliflanke la vortoj mem estas tiom mallongaj kiom eble por ja ne tro bremsi la paroliston uzantan la alfabeton.

Do jen la vortalfabeto:

Akvo
Baldaŭ
Cedro
Ĉirkaŭ
Dolĉa
Eĥo
Fajfi
Golfo
Ĝis
Hejme
Ĥoro
Iĝi
Jaĥto
Ĵuri
Korpo
Lingvo
Morgaŭ
Nokto
Ofte
Pelvo
Riĉa
Sankta
Ŝaŭmi
Tempo
Uzi
Ŭa-ŭa
Vespo
Zorgi

Cetere la litero "W" neniam ajn nomiĝis "vo". Do la adreso de WRN "www" komenciĝas "vavo, vavo, vavo" kaj tute ne "vo, vo, vo". Aldone ne estas necese mencii la antaŭan "http://", ĉar ĉiuj TTT-aj adresoj ja principe komenciĝas tiel. En Interreto "http" estas la servo uzata por TTT kaj inter la du oblikvoj hodiaŭ normale ne plu staras io.

Do la koncerna adreso de Pola Radio ĉe WRN, nome:

http://www.wrn.org/stations/poland.html

estu laŭtlege:

vavo, vavo, vavo, punkto,
vavo, riĉa, nokto, punkto,
ofte, riĉa, golfo, oblikvo,
sankta, tempo, akvo, tempo, iĝi, ofte, nokto, sankta, oblikvo,
pelvo, ofte, lingvo, akvo, nokto, dolĉa, punkto,
hejme, tempo, morgaŭ, lingvo.

Fakte sufiĉas iri al "www.wrn.org" kaj simple sekvi la menuojn.

Do:

vavo, vavo, vavo, punkto,
vavo, riĉa, nokto, punkto,
ofte, riĉa, golfo.

Pli ne necesas.

Mi aldone menciu, ke la signo "@" en retpoŝtaj adresoj nomiĝas en Esperanto "heliko" kaj ne "at". Do la retpoŝta adreso de la E-redaktejo de Pola Radio "pettyn@radio.com.pl" estas laŭtlege:

pelvo, eĥo, tempo, tempo, ipsilono, nokto, heliko,
riĉa, akvo, dolĉa, iĝi, ofte, punkto,
cedro, ofte, morgaŭ, punkto,
pelvo, lingvo

Jen la retpoŝta adreso de Radio Aŭstria:

iĝi, nokto, fajfi, ofte, heliko,
riĉa, akvo, iĝi, punkto,
akvo, tempo.

Cetere tiaĵojn oni nepre tre malrapide kaj klare legu kaj ne kiel en la pasinteco per unu longa unuspira "uo-uo-uo-uo-uo-uo-uo".

Ĉiuj tiuj informoj estas facile haveblaj per TTT. Ekz la nomoj de la askiaj signoj estas troveblaj ĉe Edmundo Grimley-Evans (ekz pere de mia TTT-ejo). Aldone estas en mia TTT-ejo sufiĉe detala artikolo ĝuste pri tiu literumada problemo en Esperanto kaj ĝia solvo. La titolo estas "Bonvolu literumi!" En tiu oni povas legi, ke en multaj naciaj lingvoj la "normala" alfabeto konsiderinde pli bone funkcias, ol ĉe ni en Esperanto. Des pli estas necese ĉe ni radiofonie apliki vortalfabeton.

Kaj cetere, legante frekvencojn oni elparolu la ciferojn nepre individue, do:

sep, unu, kvar, kvin, kilohercoj.

Por ses, oni nepre uzu la Idan "sis" por distingi ĝin de "sep".

Eble la agantoj en radio nun gluu tiujn informojn al sia oficeja muro. Kredeble, ne nur mi, tre regula aŭskultanto de viaj programoj, jam ege tediĝas de tiuj nekompreneblaj litanioj de "o-oj". Mi same ne plu eltenas tiujn nekompreneblajn "cent-ses-sep"-fandaĵojn dum frekvencaj kaj horaj sciigoj.

Honeste, mi ofte pensas, ke kelkaj el vi radifarantoj neniam ajn aŭskultis sian propran programon per mallongonda ricevilo!

Amike - tamen iomete grumble -

Via Pejno Simono

[retro] Fakte nia firmao provizore provis apliki tiun vortalfabeton - provizore interalie pro tio, ke la alfabetslipo netroveble kaŝis sin en preskaŭ ĉiu okazo de bezono. Montriĝis tamen en la fakte restanta praktiko tri malavantaĝoj. Unue preskaŭ ĉiuj vortoj estas trisilabaj kaj kelkaj el ili fieras pri eĉ kvara. Kunsekve la vortero portanta la plej gravan datumon - nome la anstataŭigitan literon - estas sen akcento kaj pro tio ne bone aŭdebla. Due pro sia plursilabeco ĉiuj vortoj estas tro longaj por vere rapide kaj kostoŝpare telefone literumi. Ili bremsas la parolfluon. Trie la vokalo de la lasta silabo portas neniun distingan informaĵon, estante ĉiam la identa substantiva gramatika finaĵo. Informaĵfakulo tuj diagnozos, ke tia liste ĉie samloke gastanta vokalo estas redundanca.

Proponiĝas ankaŭ pluraj aliaj vortalfabetoj, tamen ili ĉiuj suferas je la samaj mankoj. Akcente ili entenas amason da amfibrakoj (ekz. Doktoro) kaj tro da anapestoj (ekz. Centimetro). Pro tio ili tre malkonvene malemfazas la plej gravan silabon. Estas konkludeble, ke pro tio, ke en Esperanto la akcento ĉiam estas sur la antaŭlasta silabo de vorto, kaj, pro tio, ke la plej informporta silabo prefere akcentiĝu, taŭgas nur trokeoj (ekz. Gumo).

Eble ni ĉe tiu punkto envie gvati trans la ĝardenan barilon al nia Angla najbaro en Transgentujo. Jen la internacia vortalfabeto por flugtrafika komunikado:

Alpha
Bravo
Charlie
Delta
Echo
Foxtrot
Golf
Hotel
India
Juliet
Kilo
Lima
Mike
November
Oscar
Papa
Quebec
Romeo
Sierra
Tango
Uniform
Victor
Whiskey
Xray
Yankee
Zulu

La avantaĝoj estas evidentaj. Ĉiu elektita vorto estas konciza, la akcento estas preskaŭ senescepte sur la literume plej grava silabo kaj ĉiu termino estas sufiĉe ne miskomprenebla. Nur «November» akcente iom devojiĝas, estante kiel en Esperanto amfibrako.

Saĝa vorto duonkapon komprenigas

Vortalfabeto por Esperanto tamen ne necese estu pli senefika ol vortalfabeto por la Angla aŭ por iu alia lingvo. Por optimume solvi la aferon oni evidente same prenu dusilabaĵojn, do trokeojn. Per tiu rimedo la literindika silabo laŭcele portos la akcenton. La elekton de la individuaj vortoj tamen oni ne lasu al la hazardo. Post iom da pripenso oni ekkonos, ke taŭga literumada alfabeto nepre obeu al la sekva listo da postuloj:

  • 1 - La unua litero egalu la prezentatan literon. Alivorte - kuo, ikso, ipsilono - ne vere taŭgas.

  • 2 - La nomo estu dusilaba. Alivorte - hipopotamino - ne taŭgas.

  • 3 - La nomo estu ĉiutaga Fundamenta vorto. Alivorte - dista, turpa - ne taŭgas.

  • 4 - Se oni kaŝas la unuan literon, oni nepre kun certeco povu diveni ĝin de la ceteraj literoj. Alivorte - lago, tago, pago - ne taŭgas.

  • 5 - La nomoj de voĉaj kaj senvoĉaj aŭ alispece similsonaj konsonantoj maksimume diverĝu. Alivorte - ĉeno, ĝemo, pagi, baki, - ne taŭgas.

  • 6 - La unua vokalo de ĉiuj nomoj distribuiĝu en la listo egale.

  • 7 - La dua vokalo de ĉiuj nomoj distribuiĝu en la listo egale.

  • 8 - Ne estu konsonantoduo kiel eksono de la nomo. Alivorte - ŝraŭbo, skrapi, strando, planko, granda - ne taŭgas.

  • 9 - Forviŝo de la unua litero ne estigu alian eblan vorton. Alivorte - t-ago, g-randa, ĉ-erpi - ne taŭgas.

  • 10 - Aldono de plia litero antaŭe ne estigu alian eblan vorton. Alivorte - (k)(l)ano, (g)emo, (e)(k)rano - ne taŭgas.

Tiu devizdeko por vortelekto garantios, ke la vortoj sone maksimume diverĝos, kaj samtempe permesos seneraran identigon en misaŭdigema medio.

Vortalfabeto obeanta maksimuman nombron de la supraj kriterioj estas la jena:

Akvo
Baldaŭ
Cedro
Ĉirkaŭ
Dolĉa
Eĥo
Fajfi
Golfo
Ĝis
Hejme
Ĥoro
Iĝi
Jaĥto
Ĵuri
Korpo
Lingvo
Morgaŭ
Nokto
Ofte
Pelvo
Riĉa
Sankta
Ŝaŭmi
Tempo
Uzi
Ŭa-ŭa
Vespo
Zorgi

Nur la substituoj «Ĥoro» (4, 9), «Ĝis» (2), «Jaĥto» (3) kaj «Uzi» (10) ne sukcesas obei ĉiujn kriteriojn. Aldone la hundobleka «Ŭa-ŭa» estas ja Zamenhofa, tamen ne Fundamenta.

Aldoniĝu ankoraŭ

Q
W
X
Y
kuo
vavo
ikso
ipsilono

plus ß - So-Zo Germana kaj kombinoj kun signetoj laŭ la skemo: Eĥo kun streketo supren, Eĥo kun streketo malsupren, Akvo kun ringeto, Ofte kun trastreko, Ofte kun dupunkto (kuŝanta), Nokto kun ondeto, Uzi kun tegmento kaj Cedro kun subhoko, ktp. Necesiĝas kelkaj pliaj liternomoj, interalie por la Islanda kaj pluraj Slavaj lingvoj.

La tasko starigi tian vortalfabeton montriĝis malfacila. La leganto mem provu konstrui pli bonan. Iuj el la proponitaj litervortoj jam tre proksime limas malobeon de la tria regulo rilate ĉiutagecon. Oni eble ankaŭ inklinas kritiki, ke mankas regulo postulanta facilan prononceblon, sed tio estas la prezo pagenda por samtempaj koncizo kaj percepta certeco. Tamen jen sendube pli praktika solvo ol ĉiuj ĝisnunaj popularaj vortalfabetoj. Ĝi konstrue spegulas ĉiujn spertojn kaj ekkonojn de la aŭtoro pri la literumada problemo. Malfeliĉe la Ĉapelila projekto pro la neaĉetemo de la celata uzantaro ne kapablas financi sin kaj pro tio ĝi ne estos tre longe plu vivpova. Sekve mankos la okazo por la aŭtoro vere plu elprovi la novan literuman alfabeton en la ĉiutago. Do la tasko elprovi la sistemon restos por aliulo.

Taŭga vortalfabeto

PEJNO Simono