Aŭtoro - Andreo Pettyn

La Esperanto-fonetiko en praktiko




Jen parto de la libro "La Esperanto-fonetiko en praktiko", kiu aperis kune kun 2 kasedoj kaj ĉirkaŭ 60 parol-ekzercoj kaj estas distribuata de la Libroservo de Universala Esperanto-Asocio.


Enkonduko

La kulturon de nia lingvouzo konsistigas du bazaj faktoroj: lingva korekteco kaj estetikeco de la eldiroj. Pri tio, kio estas korekta, informas la Zamenhofa Fundamento de Esperanto, la diversaj decidoj de la Akademio de Esperanto kaj kelkaj verkoj, kiujn ĝenerale oni konsideras normlibroj, kiel ekz. "Plena Analiza Gramatiko de Esperanto", "Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto". Aliflanke la estetikeco de la eldiroj estas afero subjektiva, kvankam ofte okazas, ke pri tiu aŭ tiu homo multaj esperantistoj diras, ke li aŭ ŝi parolas bele, estetike. Kaj ĝuste tia pritakso de ies parolmaniero devus esti pensiga. Tiam oni prikonsideru, ĉu eventuale indus sekvi tiun parolmanieron kiel imitindan modelon.

Parolante, ni sekvas ne nur la postulojn de nia lingvosistemo, sed ankaŭ la postulojn de la lingvonormo. Tiun lingvonormon kutime konsistigas ĉiuj lingvorimedoj, kiuj en la koncerna momento estas aprobataj de la esperantista komunumo. En la okazo de Esperanto al la ellaboriĝado kaj fiksiĝado de la lingvonormo kontribuas diversaj verkoj, kiuj surbaze de la Zamenhofa linio de la lingvoevoluo, observado de la skriba kaj parola lingvouzo, sugestas, ke oni parolu "ne tiel, sed tiel ĉi".

Spertaj lingvouzantoj konsilas aŭ sugestas tion aŭ tion, sed nur de la ordinaraj parolantoj de Esperanto dependas, ĉu en la praktiko oni sekvos ĉi tiujn konsilojn kaj sugestojn aŭ ne. La t.n. averaĝa (mezuma) esperantisto bone scias, ke la uzo de Esperanto estas tre malsama, precipe en la sfero de la prononcado. Por havi belan superrigardon pri tio, sufiĉas aŭskulti la salutojn aŭ salut-alparolojn de diverslandanoj dum la inaŭguroj de niaj universalaj kongresoj. Ĉu do - "malsama" samtempe signifas korekta? Allasebla? Tolerebla aŭ ne tolerebla? Kaj se tolerebla, tiam ĝis kia grado? Kie finiĝas la tolereblo kaj komenciĝas la malakceptebla fuŝado de la prononcado?

La nuntempa lingvouzo laŭ la fonetika vidpunkto estas multe pli unueca ol ekzemple antaŭ la unua mondmilito. Nuntempe ekzistas pli da sonportiloj, estas disponeblaj paroladoj kaj kantoj registritaj sur sonkasedoj, sur bobenaj sonbendoj, videobendoj, esperantlingvaj radioelsendoj, ni havas pli da personaj kontaktoj inter la esperantistoj - kaj ĉio ĉi unuecige influas la parolan lingvouzon. Kaj la etaj prononcdiferencoj, tie aŭ tie renkontataj, estas tute akcepteblaj, kondiĉe, ke ili ne kaŭzas miskomprenojn. Kaj ĝuste por eviti eventualajn miskomprenojn, mi kolektis iom da tipaj ekzemploj, kiuj montras kelkajn prononc-embuskojn. Unue mi prezentis ilin en ciklo de radioelsendoj kadre de Pola Radio kaj poste mi surkasedigis la ciklon de ĉi tiuj elsendoj kaj nun disponigas al ĉiuj interesiĝantoj.

Finante ĉi tiun enkondukon, mi volas atentigi, ke la prononcan unuecon kelkfoje rompas tiuj lingvouzantoj, kiuj pli aŭ malpli konscie transprenas kaj aplikas en Esperanto la prononckutimojn de sia gepatra lingvo, senkonsidere al la apartaj reguloj, kiuj ja estas devigaj en la internacia lingvo Esperanto.

La plena prononc-unueco en la monda skalo verŝajne ne estas ebla kaj cetere ne estas necesa. Ni traktu la Zamenhofajn regulojn kaj la prononc-normojn elformiĝintajn dum jaroj sufiĉe liberale, akceptante la influon de niaj gepatraj lingvoj, sed samtempe ni tamen instigu niajn gesamideanojn, ke ili strebu al la maksimuma perfekteco, kaj ni avertu pri ĉiuj eblaj prononc-embuskoj, kies parton mi prezentas en ĉi tiu libreto.

Necesas substreki, ke la ideo aperigi la tutan ciklon de radioelsendoj pri prononcado en la formo de sonkasedoj naskiĝis el la sugestoj de multaj aŭskultantoj de la E-elsendoj de Pola Radio. Unue mi volis reverki la tutan kolektitan materialon, sed pro la konstanta tempomanko mi ne povis realigi la intencon. Do, mi nur iomete poluris la tekstojn, enŝovis kelkajn kromajn ekzemplojn, kiujn ĉefe disponigis al mi sinjorino Irena Lowinska, la redaktorino de la konata brajla E-revuo Pola Stelo (tutkoran dankon!), kaj mi refoje surbendigis la materialon per mia propra voĉo, por tiamaniere plene respondeci pri la prononc-modeloj, kiujn mi kuraĝas proponi. Mi esperas, ke post ĉi tiu unua eldono de "La Esperanto-fonetiko en praktiko" sekvos pli bonaj, pli kompletaj kaj samtempe pli ĉiuflankaj prezentoj de la temo. Mi ĝojos, se ĉi tiu libreto kune kun du sonkasedoj kontribuos al la plibonigo de la prononcado kaj donos praktikan helpon al tiuj gesamideanoj, en kies naciaj lingvoj mankas tiuj aŭ tiuj parolsonoj uzataj en Esperanto.

Eltiraĵo 1

Ludoviko Zamenhof en siaj famaj dek ses reguloj (paragrafo 9) en la Fundamento de Esperanto skribis: ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita. Kiam li aperigis ĉi tiun regulon en la jaro 1887, li tamen ne antaŭvidis, ke homoj, kiuj uzas malsamajn etnajn lingvojn, povas interpreti la regulon tute malsame. La demando de korekta prononco fariĝis tre grava, kiam la lingvo forlasis la epokon de skriba uzado kaj eniris la periodon de parolaj kontaktoj. Ĉi tiu demando estis unu el la ĉefaj diskuttemoj de la ĝenerala kunsido dum la 1-a UK en 1905. El la raporto pri ĉi tiu kunsido aperigita en la gazeto Lingvo Internacia ni ekscias, ke estis tuŝitaj la demandoj pri neĝusta metado de la akcento sur la lastan silabon fare de francoj, pri la necesa elparolado de "aŭ" kaj "eŭ" kiel unu silabo; laŭ invito de Zamenhof sinjorino Rosa Junk deklamis "La Vojo"; post la deklamado li rimarkigis, ke "l" devas esti elparolata "plej klare, nek tro mole, nek tro malmole, sed en meza maniero". Sekvis demandoj kaj diskutoj pri la elparolo de vokalo "e", "o", "a", pri ties longeco aŭ mallongeco. Zamenhof klarigis, ke en Esperanto ĉiuj literoj devas esti mezaj, sekve ankaŭ "e" devas estis nek tro fermita, nek tro malfermita. Carlo Bourlet esprimis opinion, ke en kunmetitaj vortoj estas pli facile uzi tiom da akcentoj, kiom estas da kunmetradikoj por atingi pli klaran komprenon; ĉi tiun opinion Zamenhof aprobis. Interesa estas la opinio de Bourlet pri malgrandaj diferencetoj en la prononcado, kiuj tute ne malhelpas la komprenon kaj li trovas, ke estus bedaŭrinde, se malaperus tiu rimedo rekoni la naciecon de la esperantistoj. Oni parolis ankaŭ pri la fonemoj: "d", "n", "ĵ", "r" kaj aliaj.

De post la unua UK la parola uzado de Esperanto pli kaj pli vastiĝis. Dum personaj kontaktoj de diversnacianoj Esperanto konfrontiĝis kun diversaj prononctendencoj, influataj de tiu aŭ tiu nacia lingvo kaj nacilingva parolmaniero. La Zamenhofa kabineta surpapera planlingvo kun la vastiĝo de la parola uzo iom post iom transformiĝis en plenvivantan lingvon. Samtempe la esperantista komunumo dum siaj kunvenoj pli kaj pli observis la parolmanieron de bonaj parolantoj de la lingvo. Rezulte de tio iom post iom elformiĝis sufiĉe unueca, vere internacia prononcmodelo, kiu - kvankam ĝi baziĝas sur la Zamenhofa regulo el 1887 - estas tamen preskaŭ tute libera de la fonetikaj katenoj de la gepatraj lingvoj de la parolantoj. Kaj do - oni povas diri, ke kreiĝis iaspeca prononcnormo, kiun ankoraŭ ne sankciis la Akademio de Esperanto, sed ĝi jam funkcias en la praktiko. Mi kredas, ke Pola Radio per siaj ĉiutagaj Esperanto-elsendoj, aŭdigataj jam 35 jarojn konsiderinde kontribuas al la ellaboriĝo de ĉi tiu internacia prononcnormo, i.a. per la ofta aŭdigado de intervjuoj kun personoj, kies parolmanieron oni nomas modela.

Eltiraĵo 2

Unu el la bazaj kriterioj de bona prononco en Esperanto estas ĝia facila komprenebleco por parolantoj de diversaj etnaj lingvoj. Se la prononcmaniero ebligas facilan interkompreniĝadon sen miskomprenoj, se ĝi ne naskas konfuzon, tiam oni povas konstati, ke ĉi tio estas tre esenca kaj grava. [plu]

[retro] Dum universalaj kongresoj aŭ aliaj esperantistaj konferencoj internaciaj ni ofte renkontas homojn, kiuj estas influataj de nacilingva prononc-maniero, sed se ni povas interkompreniĝi kun ili relative facile kaj se ne sekvas miskomprenoj, tiam la prononcmaniero estas tute akceptebla. Kaj do tre grava kriterio de bona prononco estas observado de la fonologia karaktero de Esperanto. Ja estas diferenco inter "rusa samideano" kaj "ruza samideano", inter "kruco" kaj "kruĉo", "bisi" kaj "pisi", "legi" kaj "leki", ktp.

Plej ofte la malobservado de la fonologia karaktero de Esperanto fontas el la fakto, ke la parolanto ne povas liberigi sin el la influo de sia gepatra lingvo, de loka (dialekta) prononcmaniero, ktp. Kelkfoje, ne povante subigi sin al la reguloj de la fonologio de Esperanto, oni eĉ provas tie kaj tie lanĉi la opinion, ke tio aŭ tio estas permesebla. Ekzemple la voĉasimilo. Waringhien kaj Kalocsay en "La Plena Analiza Gramatiko de Esperanto" asertas, ke "ĉe senpera sinsekvo" de konsonantoj voĉa kaj senvoĉa, neevitebla estas la sonkonformiĝo de unu el ili. Kaj tiam oni prononcas "absolute" kiel "apsplute", "okdek" kiel "ogdek", "longtempe" kiel "lonktempe", ktp. "Teorie - skribas Kalocsay/Waringhien - oni povas tion kondamni, sed la postuloj de la parolorganoj estas pli potencaj ol la teorio." Aliflanke la konata aŭtoro de lernolibroj H. Seppik (estono) en sia "La tuta Esperanto" asertas, ke en la vortoj "absolute", "absurda", "ekzemplo", "ekzisti" k.a. "bs" kaj "bt" devus esti elparolataj kun la sama "b" kiel en "sabato" kaj "abdiki", "kz" kun la sama "k" kiel en "akra". Sed tio estas malfacila kaj kontraŭnatura. Tial ni diras, kiel en aliaj lingvoj, "apsolute", "apsurdo", "optuza", "egzemplo", "egzisti". Sed en kunmetitaj vortoj kaj post prefikso "ek-" ili, kompreneble, konservas sian originan prononcon: "korbtenilo", "trabsigno", "ekzumi".

Komentante ĉi tion, Atanas Atanasov en la libro "La lingva esenco de Esperanto" konstatas, ke klera parolanto konsideros la apartajn konsistajn partojn de la kunmetita vorto kaj evitos prononci "ng" kiel "nk" kaj "vs" kiel "fs". Prof. John Wells en la libro "Lingvistikaj aspektoj de Esperanto" (aĉetebla ĉe UEA) pri la sama fenomeno konstatis: "En Esperanto ĝi povas konduki al miskomprenoj nur en vere malmultaj kazoj ("subtaso" - "suptaso"), do eble estu tolerata - sed ne rekomendinda, precipe por angloj kaj por aliaj, kiuj devus aparte lerni fari ĝin." Jes, la voĉasimilo ne estu rekomendinda. Ekz. en la pola lingvo ĝi ekzistas, sed' parolante en Esperanto, mi mem ĉiam klopodas eviti ĝin, por ke mia prononco estu maksimume perfekta. Do, mi ne diras "mond/t/milito", sed tute klare "mondmilito", do monda milito.

Fine mi ankoraŭ substreku, ke ekzistas ankaŭ estetika kriterio. Pri kelkaj homoj oni diras, ke en Esperanto ili ne nur prononcas korekte, ke ili parolas klare, sed ankaŭ bele, agrable por la oreloj de aŭskultantoj. Kvankam tio estas subjektiva afero, kiam la subjektivan opinion prezentas multaj personoj, tiam ĝi fariĝas ĝenerala opinio. Ni klopodu paroli klare kaj bele, alivorte - estetike!

Eltiraĵo 3

En miaj antaŭaj radioelsendoj pri prononcado mi i.a. parolis pri kelkaj kriterioj de bona prononcado, pri miskomprenoj aŭ konfuzoj, kiujn povas kaŭzi malĝusta elparolo de voĉaj kaj senvoĉaj konsonantoj aŭ voĉasimilo. Tian miskomprenon aŭ konfuzon miaopinie ne povas kaŭzi longa aŭ mallonga, vasta aŭ malvasta elparolado de vokaloj, ekz. depende de tio, ĉu ili estas fermitaj aŭ ne. La malsama elparolado de vokaloj fare de diversnacianoj donas al Esperanto iom da koloro, ne kaŭzante miskomprenon, kaj ni ne kontraŭbatalu ĉi tion. Ĉu ni diros "be-la" aŭ "be:la" (longa e), "Ho-mo" aŭ "ho-mo", ne gravas! Neniu miskomprenos nin. En "PAG" Kalocsay/Waringhien skribis: "...la egallonga prononco de ĉiuj vokaloj estigas malagrablan, abruptan, maŝinpafilmanieran prononcon kaj konfuzas la aŭdanton, nekutimiĝintan al tia parolvetkuro. La longaj akcentaj vokaloj donas eblon, ke oni ripozu sur ili kaj malrapidigu la fluon de la parolo je certaj vari-ritme alternantaj distancoj."

Mi ne samopinias pri tio - kiel multjara observanto de la parola lingvouzo de diversnacianoj - verŝajne Kalocsay/Waringhien formulis ĉi tion sub la influo de sia gepatra lingvo (la hungara aŭ la franca?), ŝajnas, ke precipe en la hungara lingvo ekzistas granda varieco de vokal-elparolo. Mi mem elparolas la vokalojn egallonge, meze (laŭ la konsilo de Zamenhof), iafoje nur iom pli longe ĉe la silaboj finiĝantaj per vokalo, ekz. "ka-ru-lo", "mal-no-va", "vor-ta-ro", ktp. Sed ĉi tiun "mezan" elparolmanieron neniu ĝis nun riproĉis al mi. Mi devas konfesi, ke iam mi elparolis "n" kiel la palatan "n", ekz. oni, sed mi lernis kaj nun mi ĉiam elparolas "on-i" (sen la moligo rekonebla ĉe multaj poloj). Same iam mi senvoĉigis la finaĵojn de voĉaj konsonantoj, ekz. "set" (sed), sed mi ellernis la regulon kaj mi ne plu senvoĉigas la konsonantojn ĉiam elparolante ilin precize (ekz. "sed"). Do, se oni scias pri la afero, aŭ oni disponas pri bona prononcmodelo, ekz. sonbende registrita, oni povas ellerni ĉion. La tasko estas pli malfacila por tiuj personoj, en kies gepatra lingvo ne ekzistas iuj parolsonoj, ekz. "ŝ", "ĉ", "ĵ", "ĝ", "ĥ", "h", "l". Ĉi-lastan ekzemple ĉinoj aŭ japanoj elparolas kiel "r". Sed ankaŭ ĉi tion oni povas ellerni. Ne ĉiuj distingas inter la voĉa "ĥ" kaj senvoĉa "h". Sed tio estas bagatelaĵo, ĉar el ĉi tiu eta misprononco ne povas rezulti konfuzo. Necesas tamen, ke entute oni elparolu "h", sendepende de tio, ĉu ĝi estas voĉa aŭ senvoĉa. Tiu postulo pri "h"-elparolo precipe en la vort-komenco estas aparte memorinda de francoj.

Certe kelkaj parolsonoj estas por iuj esperantistoj iom malfacilaj por korekta elparolo. Sed malfacila ne signifas malebla! Kelkfoje estas necesaj multaj ekzercoj sub la gvido de sperta parolanto aŭ ekzercoj per la uzo de sonbende registritaj modeloj por finfine akiri bonan prononcmanieron. Jes, certe, eraroj en la prononcado estas neeviteblaj, sed se la koncerna homo konscias pri siaj misprononcoj, li aŭ ŝi certe atentos pri tio.

Malpli bone estas, kiam la instruisto mem en la kurso por komencantoj ne atentigas pri prononc-eraroj, li aŭ ŝi ne konscias, ke li aŭ ŝi mem faras ilin, ĉar tiam kutime sekvas katastrofo, rezulte de kiu ĉiuj gelernantoj misprononcas same kiel la instruisto, kiu por ili estas modelo. Feliĉe nuntempe oni ne vivas en izoliteco, aperas pli kaj pli da sonkasetoj kaj sondiskoj kun kantata aŭ parolata Esperanto, ekzistas esperantlingvaj radioelsendoj, okazas kongresoj kaj internaciaj kunvenoj, en kies kadro parolas bonaj, vere modelaj lingvouzantoj. Do, nova esperantisto - se li aŭ ŝi rapide rimarkas, ke li aŭ ŝi prononcas malkiel aliaj esperantistoj kaj li aŭ ŝi klopodas subigi sin al la ĝenerala prononcmodelo.

Fakte jam en la 1964-a jaro dum la universala kongreso en Hago la Akademio de Esperanto pritraktis la proponon de profesoro Stop-Bowitz pri la starigo de oficiala prononcnormo, sed post longa diskutado oni rezignis pri tio. Antaŭ nelonge akademiano Bernard Golden denove prezentis la problemon, sed per tio finiĝis la afero. Ni tamen esperu, ke tia prononc-normo iam aperos.