Disponigi nian kulturon al ĉiuj


de Miroslav Malovec (Ĉehio)


Multe surprizas min, ke la Kampanjo-2000 preteratentas la Esperantan kulturon kaj Interreton. Post kelkaj jaroj ĉiuj homoj en la mondo havos je sia dispono Interreton aŭ en sia hejmo aŭ en sia laborloko aŭ pere de siaj amikoj.

Ĉiu, kiu aŭdos pri Esperanto aŭ ricevos nian propagandilon, antaŭ eklerno faros plej naturan agon: iros al sia komputilo kaj rigardos, kiel Esperanto estas reprezentita en Interreto. Laŭ tio li aŭ ŝi konsideros Esperanton lingvo grava aŭ malgrava, kiu indas aŭ ne indas esti studata. Se oni trovos en Interreto ĉion ajn en la angla, germana, franca, rusa k.t.p., sed en Esperanto ne, tiam nia movado malvenkos.

Kie estas niaj 50 mil libroj?

Esperantistoj dum 110 jaroj kreis impone grandiozan kulturon, precipe literaturon, kiu tamen havas grandan problemon: ĝi estas malfacile alirebla.

Laŭ niaj propagandiloj aperis ĝis nun ĉirkaŭ 50 mil libroj, sed eĉ la plej granda biblioteko en Vieno posedas apenaŭ duonon (21 mil), biblioteko Hodler en Roterdamo havas 15 mil volumojn, kaj la libroservo de UEA ofertas 3 mil titolojn. Unuopuloj kutime havas je dispono nur klubajn libroŝrankojn kun kelkdek aŭ kelkcent pecoj. Miloj da literaturaĵoj kaŝiĝas ankaŭ en la Esperantaj gazetoj, kiuj estas ankoraŭ malpli alireblaj, ĉefe la malnovaj. Prunti raran ekzempleron al nekonato, eĉ en eksterlando, estas tre riska. La statistikoj en niaj propagandaj materialoj estas por nenio, se 90 % de la Esperanta kulturo estas ne atingebla, kvazaŭ ĝi ne ekzistus.

Enkomputiligu vialandajn librojn!

Se ĉiu landa asocio prizorgus enkomputiligon (tajpe aŭ skane) de ĉiuj gravaj Esperantaj verkoj, kiuj dum la lasta jarcento aperis en tiu lando kaj disponigus ĝin sur kompaktaj diskoj aŭ per Interreto, nia movado povus baldaŭ prezenti al la homaro sian tutan centjaran kulturon, ne riskante difekton aŭ perdon eĉ de plej unikaj malnovaj verkoj, konservante ilin por pluraj generacioj. Vortaroj povus esti senĉese kompletigataj, kio apartenas ankaŭ al la bazaj kondiĉoj de bona funkciado de internacia lingvo.

Ni disponigu nian kulturon!

Ni ne povas venkigi Esperanton, t.e. ni ne povas trudi ĝin al la homaro, nek konvinki ĉiujn homojn, ke ili lernu ĝin propravole. Sed ni povas disponigi nian kulturon al ĉiuj - poste dependos de ĉiu persono, ĉu li utiligos ĝin aŭ ne. Eblas supozi, ke ju pli multe da Esperanta kulturo estos "reale" disponebla, des pli multe da homoj interesiĝos pri la internacia lingvo. Neniam ĉiuj interesiĝos, sed same neniam ĉiuj scios la anglan, eĉ se ili strebos lerni ĝin. Por ambaŭ lingvoj estas sufiĉe da loko sub la suno.

Kompletigo de Kampanjo 2000

La "Kampanjo 2000" maltrafos sian celon, se ĝi ne fariĝos antaŭ ĉio kampanjo interne de la movado por elektronikigo de nia 110-jara kulturo. Kvankam niaj movadanoj ne estas grandaj legantoj, jam la ekzisto de alirebla riĉa literaturo vekas respekton kaj fidon al la lingvo.


el La Ondo de Esperanto