Ĉapelilo kaj Universala Alfabeto |
s-ro Yannic GICQUEL 1996-11-20 Kara s-ro Gicquel Jen plia problemo ĉe la enmeto de paro da tradukiloj por la Universala. La tradukado de Zamenhofa alfabeto al substitua alfabeto kaj re en Ĉapelilo fakte okazas respektive dum la sekurigado aŭ malfermado de dokumento. Kiam temas pri sekurigado, la uzanto estas rilate la rezulton de la sekurigo ja blinda, ĉar li plu havas la Zamenhofan version sur sia ekrano. Tiu strategio evidente kondiĉas, ke la traduko de la Zamenhofa al la substitua alfabeto funkciu perfekte. Kaze de ĉiuj aliaj substituaj alfabetoj tio estas tiel. Nur kaze de Universala Skribo la tradukado principe ne povas perfekte sukcesi pro la problemoj pri "X" kaj "Q". En la alia direkto - de la substitua al la Zamenhofa - preskaŭ ĉiuj substituaj alfabetoj fiasketas. Tio tamen ne tiom ĝenas, ĉar tiuokaze la uzanto poste havos la Zamenhofan tradukrezulton sur sia ekrano kaj povos finkorekti iujn mistradukojn helpe de sia literumilo. Ĉapelilo laboras ja interne Zamenhofe. Do en via alfabetsistemo estas ja principa tubero. Temas nome pri la neunusenca rilato inter la fonta Zamenhofa litero kaj la literaĵo en Universala Skribo dum la el- Afable via
PEJNO Simono
|
j diftonga -> i : kai, yaroi j konsonanta -> y : yes, voyo ŭ diftonga -> u : au, auto ŭ konsonanta -> w : wato v (eks-w-a) -> w : Washingtono ĉ -> ch : che ĝ -> j : ji, joyo ĵ -> zh : azho ĥ -> kh : ekho ŝ -> sh : shi ks (eks-x-a) -> x : axo kz (eks-x-a) -> xz : exzakta kv (eks-q-a) -> qu : quera, quar
Jen specimeno:
UNIVERSALA ...
Hyundai, Akai, Nairobi, Sendai, Kasai, Beira, Hokkaido, Tokyo, Nagoya, Nkayi, Yezd, Kenya, Toyota, Surabaya, Augsburg, Maun, Pulau, Kaukau, Kaunas, Kawasaki, Malawi, Zimbabwe, Sumbawa, Waikelo, Palawan, Okawango, Wakayama, Washington, Wash, Wichita, Mbuji-Mayi, Jamnagar, Jakarta, Singaraja, Chakra, Chingola, Chunya, Muchinga, Yamaguchi, Kashmir, Kinshasa, Honshu, Hiroshima, Lubumbashi, Shaba, Shikoku, Shinyanga, Kyushu, Kharkov, Kherson, Zhob, Quezon, Quito
... ALFABETO.
DEKLARACIO DE LA TRIA YARMILO
[Suplemento al la Deklaracio de Bulonyo (1905)]
1. Tiu chi Deklaracio ekvalidos en siai Artikoloi Quar jis Ok, kiam la plei multai Esperantistai asocioi tra la mondo, au kiam la kontrolita plimulto de la Esperantistoi mem estos subskribintai jin. La artikoloi Du kai Tri estos realigitai de la plei diligentai subtenantoi de la Deklaracio mem.
2. Estos kreita Speciala Komisiono por kontroli la registradon de la subskribintoi kai por difini la daton de ekvalidijo antauvidita de la Artikolo Unu kai seque por difini la ekvalidijon de tiu chi Deklaracio. Pri tio tui estos avertita la Akademio de Esperanto.
3.Tiu Deklaracio (Artikoloi Quar jis Ok) estu nove diskonigata kiel efektiva tui post la ekvalidijo en chiui Esperantistai publikazhoi kai en kiel eble plei multai nacilingvai eldonazhoi tra la mondo: oni publikigu kai jian autentan texton kai la koncernain nacilingvain tradukoin kune kun la informai klarigoi, kiuin oni opinios necesai en chiu aparta publikazho.
4. Per tiu chi Deklaracio la alfabeto kai ortografio difinitai de la Fundamento de Esperanto agnoskita en Bulonyo-che-Maro (1905) chesas esti konsideratai kiel lejai por la Esperantistoi.
5. Per tiu chi sama Deklaracio la novai alfabeto kai ortografio, nomatai "Universalai" kai rezultantai el la laboroi de la iama "Unio por Nova Alfabeto" chirkau ties fondinto Jon Walter Yung (1937-1991), estas konsideratai kiel la solai validai por la lingvo Esperanto.
6. Per tiu Deklaracio estas solene petite de la Akademio de Esperanto, ke ji ekde nun defendu Esperanton kune kun la novai alfabeto kai ortografio anstatau la jisnunai, tiel certigante kontinuecon de nia lingvo kai asertante, ke ji restas la sama lingvo: nome, la lingvo de Zamenhof, de la unuai pioniroi kai de la tuta sinsequo de literaturistoi de la unua yarcento jis hodiau.
7. Per tiu chi Deklaracio, chiu asocio kai chiu Esperantisto estas de nun petata senrezerve aliji al la novai alfabeto kai ortografio.
8. Tiu Deklaracio notas la pli fruan deklaron de la iama experimenta "Unio por Nova Alfabeto", ke la frukto de jia laboro definitive apartenas al la lingvo kai al ties uzantoi: la Unio rezignis pri chia autora raito super la novai alfabeto kai ortografio.
Mi esploris ankaŭ tiun proponon, Universalan Alfabeton. Mi ne povas ne konfesi, ke la proponata nova propagandata printempa vesto por Esperanto estas estetike tre plaĉa. La aŭtoroj tre lerte estas Angligintaj kaj internaciigintaj nian tradician Slavan ortografion. La rezulto estas certe tre bela kaj por Latiniduloj okule tre akceptebla. (Kontraste, pro mia z-elekto estas mia propra Pola propono eĉ pli Slavaspekta ol la originalo.)
Tamen oni ne pretervidu tutan aron da problemoj ĉe la Universal-Alfabeta propono.
Problemoj de Universala Alfabeto:
Punkto 8 estas efektive unika. Preskaŭ ĉiuj substituaj alfabetoj enkondukas problemon ĉe la aŭtomata transliterado. Tio okazas nur en la direkto de substitua al Zamenhofa alfabeto. Nome substituaj alfabetoj celas ja principe necesigi malpli da literoj ol en la Zamenhofa originalo kaj pro tio kelkaj literoj devas havi du signifojn depende de sia ĉirkaŭaĵo - ekzemple "c" kaj "h" en "ch". Tamen la Universala Alfabeto enkondukas same gravan problemon en la alia direkto - nome dum la transliterado de Zamenhofa al substitua alfabeto kaj jen vere absoluta unikaĵo. Kiel sola solvo konata de mi, ĝi havas dudirektan transliteradan problemon.
Per tiu alfabeto oni praktike reenkondukas historian ortografion anstataŭ pure fonetikan. Atentante kelke da reguloj, la rezulto estas plej ofte fonetike legebla, tamen ne ĉiam. Ekzemple la malsame prononcendaj vortoj "balaj" kaj "balai" ja ortografie fandiĝas, iĝante ambaŭ "balai"!
Se oni elektas "ï" kaj "ü" por solvi la tiajn aferojn, do reenkondukante alian supersignon, mi dubas, ke la averaĝa Esperantisto komprenos la konsekvencajn regulojn:
mi balaas mi balaïs (pro aj, aŭ eble "balayis"?) mi balaos mi balaüs balaü! mi instruas mi instruïs (pro uj, aŭ eble "instruyis" aŭ eĉ "instruwis"?) mi instruos mi instruüs instruü! mi pereas mi pereïs (pro uj, aŭ eble "instruyis" aŭ eĉ "instruwis"?) mi pereos mi pereüs pereü! troa mi troïgas (pro oj, aŭ eble "troyigas"?) blua mi bluïgas
La afero iĝas eĉ pli tikla rilate kelkajn radikojn kun fina "j":
joyo joydanco? joidanco? joyazho? joiazho? joy'? joi'?
Aparte de tio plu ekzistas kolizioj kiel en la Zamenhofa h-sistemo:
sen-ch-ava e-kh-avi di-sh-aki gri-zh-ara e-xz-oologo
Evidente "bela printempa jupo" [tiel oni reklamas] ne tute sufiĉas. Oni devas rigardi iom sub la jupojn.
PEJNO Simono
Vidu ankaŭ: Substituaj alfabetoj