La Strig' kaj la Kato






La Strig' kaj la Kato en verda boato 
ekvelis kun kargo abunda, 
mielo por manĝi kaj mono por ŝanĝi 
en Angla bileto kvinpunda. 
Sub nokta stelaro kun eta gitaro 
ekkantis la Strig' pro inklin', 
"Ho bela vi Kato! Ho mia amato! 
Ho Kato vi ravas ja min, 
                ja min, 
                ja min! 
Ho Kato vi ravas ja min!" 


La Kat' aklamanta "Vi bird' eleganta! 
Vi kantas ĉarmege ulule! 
Ho ni geedziĝu! Hezit' ne estiĝu! 
Sed havas da ringoj ni nule!" 
Tra jaro plus tago ekestis vojaĝo 
al land', kie kreskas bonguj', 
kaj jen en arbaro renkontis la paro 
Porkidon kun ring' en naztru', 
                naztru', 
                naztru'. 
Porkidon kun ring' en naztru'. 


"Jen unu ŝilingo por via nazringo! 
Ĉu bone?" La Porko kvitigis. 
La tagon pli poste la paron senkoste 
Kok' Hinda sur monto ĵurligis. 
De ment' la foliojn kaj cent cidoniojn 
ili manĝis per runca kuler', 
festenis lunlume kaj dancis brakume 
sur plaĝ' en la nokta aer', 
                aer', 
                aer'. 
Sur plaĝ' en la nokta aer'. 


                LIRO Eduardo 
                Tradukita de PEJNO Simono 




Noto: La radikoj "bong'o", kaj "runc'a" 
havas neniun konatan signifon.