La funebra parolado de Grafo Spencero


Okaze de la funebro de lia fratino, Diana, Princino de Kimrujo, la 6an de septembro 1997


Spencer
Frato memoras sian fratinon.
Antaŭ vi mi hodiaŭ staras, la reprezentanto de familio subdolora, en lando subfunebra, antaŭ mondo subŝoka.

Nin ĉiujn unuigas ne nur nia deziro honori Dianan, sed pli trafe nia bezono ŝin honori. Ĉar tia estis la eksterordinara allogo ŝia, ke la dekmilionoj da homoj partoprenantaj en tiu diservo mondvaste per televido kaj radio, neniam vere renkontintaj ŝin, sentas, ke ankaŭ ili perdis proksimulinon en la fruaj horoj de dimanĉa mateno. Jen pli elstara tributo, ol tiu, kiun mi povas eĉ nur esperi hodiaŭ proponi al ŝi.

Ne bezonas reĝan titolon

Diana estis la vera esenco de kompato, devkonscio, stilo kaj beleco. Ĉie en la mondo ŝi simbolis memdonan humanecon. Ĉie en la mondo, jen standardistino por la rajtoj de la vere subpiedigitoj, jen tre Briteca knabino, kiu transsoris naciecon. Iu, kun natura nobeleco, kiu estis senklasa kaj kiu, pruvite, bezonis nenian reĝan titolon por daŭrigi generi sian specifan specon de magio.

Hodiaŭ estas nia ŝanco esprimi nian dankon al vi pro la maniero, laŭ kiu vi heligis nian vivon, kvankam Dio permesis al vi vivon nur duonan. Ĉiam, ni sentos nin trompitaj, ke vi tiom juna forpreniĝis, tamen ni lernu danki pro tio, ke vi entute aperis inter ni. Nur post via forpaso ni vere scias taksi tion, kio nun mankas al ni kaj vi sciu, ke vivi sen vi estas treege malfacile.

Ni ĉiuj dum la pasinta semajno senesperiĝis pro nia perdo kaj nur la forto de la mesaĝo, kiun vi donis al ni dum viaj jaroj donacadaj, provizis al ni la forton por pluiri.

La doto intuicio

Estas tento haste kanonizi vian memoron, tamen tio ne necesas. Vi staras sufiĉe rektaplombe, kiel homarano el unikaj kvalitoj, por ne bezoni sanktuliĝi. Fakte sanktigi vian memoron estus maltrafi la kvintesencon de via estaĵo, vian mirinde bubecan humursenton kun ridegoj korposkuegaj.

Via vivĝojo radiis, kie ajn vi disportis vian rideton kaj la stelbrilon en jenaj neforgeseblaj okuloj. Vian senliman energion, kiun vi povis apenaŭ enteni.

Sed via plej grandioza doto estis via intuicio kaj jen doto, kiun saĝe vi aplikis. Jen tio, kio fundamentis ĉiujn viajn aliajn propraĵojn kaj, se ni strebas analizi tion, kio tiom vaste allogis ĉe vi, la respondon ni trovas en via instinkta sento pri tio, kio vere gravas en ĉiuj niaj vivoj.

Sen via Di-dotita sentemo ni estus eĉ pli subiĝintaj en nescio pri la angoro de la suferantoj je aidoso kaj HIV, la mizero de la senhejmuloj, la izoleco de lepruloj, la senelekta neniigo fare de surfacaj minoj.

Sufersentoj

Diana klarigis al mi iam, ke tio estis ŝiaj plej intimaj sufersentoj, kio ebligis al ŝi anime interkonektiĝi kun ŝia povdona komunumo de forpelitoj.

Kaj jen ni venas al plia veraĵo pri ŝi. Malgraŭ la tutaj statuso, ravaĵoj, aplaŭdo, Diana restis tre necerta persono en sia koro, preskaŭ infaneca pri sia deziro bonfari kontraŭ aliuloj, tiel ke ŝi povis liberigi sin de profundaj sentoj de senvaloreco, pri kiuj ŝia manĝmalsano nur simptomis.

La mondo sensis tiun parton de ŝia karaktero kaj amis ŝin pro ŝia vundeblo, dum ĝi ŝin admiris pro ŝia honesteco.

La lastan fojon, kiam mi vidis Dianan, tiu estis je la 1a de julio, je ŝia naskiĝtago en Londono, kiam, kiel tipe, ŝi ne trovis la tempon festi sian specialan tagon, sed honorgastis ĉe kvestada vespero. Certe tiun tagon ŝi diamante disradiis ĝojon, sed prefere mi memorgardu tiujn tagojn, kiujn mi pasigis kun ŝi marte, kiam ŝi vizitis min kaj miajn infanojn en nia hejmo en Sud-Afriko. [plu]

[retro] Mi fieras pri tio, ke, escepte de tiam dum ŝia publika prezentiĝo renkonte al Prezidanto Mandela, ni sukcesis per trukoj malebligi al la ĉiam-ĉeestaj paparacoj kapti nur unu solan foton de ŝi - kaj tio signifis por ŝi multon.

Tiujn tagojn mi ĉiam kiel trezoron memoros. Estis, kvazaŭ oni reportis nin al nia infanaĝo, kiam ni pasigis tiom grandan kvanton de nia tempo kunaj - la du plej junaj el la familio.

Plej baze ŝi tute ne ŝanĝiĝis de tiu pli maljuna fratino, kiu patrinis min kiel bebon, kunbatalis apud mi en la lernejo kaj kiu kun mi eltenis tiujn longajn semajnfinajn vojaĝojn trajne inter la hejmoj de niaj gepatroj.

Estas tributo al ŝiaj prudento kaj forto, ke malgraŭ la plej bizara vivvojo imagebla post ŝia infanaĝo, ŝi restis integra, fidela al si mem.

Ŝia bono minacis

Sendube ŝi nun serĉis novan direkton en sia vivo. Senĉese ŝi parolis pri eskapo de Anglujo, precipe pro sia mistraktiĝo en la manoj de la gazetoj. Mi ne kredas, ke ŝi iam ajn komprenis, kial ŝiaj aŭtentaj bonintencoj estis priridaĉitaj de la amaskomunikiloj, kial laŭŝajne tiuj konstante misiis por malmunti ŝin. Tio estas por mi enigmo.

Mia propra unusola klarigo estas tio, ke aŭtenta bono estas minaco por tiuj, troviĝantaj ĉe la alia fino de la morala spektro. Memorinde estas, ke el ĉiuj ironiaĵoj koncerne Dianan, eble la plej granda estis la fakto - ke knabino nomita laŭ la antikva diino de ĉasado, je la fino, estis la plej ĉasata persono de la moderna epoko.

Ŝi hodiaŭ dezirus de ni, ke ni dediĉu nin al la protektado de ŝiaj amatoj knaboj, Vilhelmo kaj Haroldo, kontraŭ simila fatalo, kaj tiuloke mi pri tio solene ĵuras, Diana, por vi. Mi ne permesos, ke ili suferos la angoron, tiom ofte pelintan vin plori larmojn de malespero.

La samsanganaro protektos la filojn

Kaj eĉ aldone, laŭ la volo de viaj patrino kaj fratinoj mi solene promesas, ke ni, via samsanganaro, faros ĉion eblan por daŭrigi tiun imagoplenan vojon, laŭ kiun vi direktis tiujn du esceptajn junajn virojn, tiel ke iliaj animoj ne simple enmergiĝu en devo kaj tradicio, sed povu libere kanti, tiel, kiel vi ja planis tion.

Ni plene respektas la heredaĵon, en kiun ili naskiĝis, kaj ni ĉiam respektos kaj kuraĝigos ilin en ilia rolo reĝa. Sed ni, kiel vi, ekkonas la bezonon, ke ili spertu tiom multajn aspektojn de la vivo, kiom eblas, por armi ilin kaj spirite kaj emocie por la jaroj antaŭ ili. Mi scias, ke vi neniam atendus malpli de ni.

Vilhelmo kaj Haroldo, ni treege zorgis pri vi hodiaŭ. Ni ĉiuj estas dismorditaj de la malĝojo pri la perdo de virino, estanta ne eĉ nia propra patrino. Kiom grandega estas via suferado, tion ni ne povas eĉ imagi.

Ĉesi mi volas, dankante al Dio pro la malgrandaj ĝojoj, kiujn Li aperigis al ni dum tiuj teruraj tempoj. Pro tio, ke li forprenis Dianan je la horo de ŝiaj plejaj beleco kaj radiemo kaj, je kiu ŝi spertis ĝojon en sia privata vivo. Antaŭ ĉio ni dankas pro la vivo de virino, kiun mi tiom fieras rajti nomi la fratino mia, la unika, la kompleksa, la eksterordinara kaj neanstataŭigebla Diana, kies beleco, kaj interna, kaj ekstera, neniam ajn estingiĝos en niaj mensoj.


Parolado de Grafo Spencero, okaze de la funebro de lia fratino Diana, Princino de Kimrujo, je la 6a de septembro 1997

(Tradukita de PEJNO Simono)

plian artikolon pri Diana en la revuo MONATO.


lundon, la 15an de septembro 1997