La lupo

de Hermano Heso


Vintris neniam ajn ĝis tiam tiom terure malvarmege kaj longdaŭre en la Franca montaro. Jam de semajnoj senventis aero klara, seka kaj malvarma. Dumtage tapiŝis la vastaj, deklivaj neĝejoj palblankaj kaj ĝisforaj sub la blindige blua ĉielo, dumnokte rondiris luno klarranda kaj malgranda altvolbe super ili, luneto fiaspekta, frostvetera, flave brila, kies forta helo sur la neĝo malklare bluiĝis, la prabildo de la frosto mem. La homoj tiam ĉiujn vojojn evitis kaj specife la altejojn, ili sidis inertaj kaj grumblegaj en la vilaĝaj kabanoj, kies ruĝaj fenestroj nokte apud la blua lunlumo fumnebulece fantomis kaj baldaŭ fornigriĝis.

Jen malfacila tempo por la bestoj de la regiono. La pli malgrandaj el ili frostmortis multnombre, ankaŭ birdoj ne transvivis la frostegon, kaj la kadukaj kadavretoj iĝis predo por akcipitroj kaj lupoj. Sed ankaŭ tiuj terure suferis pro frosto kaj malsato. Vivis nur malmultaj lupfamilioj tie, kaj la mizero eĉ pli firme interligis la luparon. Dum la tago ili eliris unuope. Tie kaj tie iu ŝteliris trans la neĝo, ulo magra, malsata kaj gardema, fantome silenta kaj tujfuĝema. Lia skeleta ombro akompane kunglitis trans la neĝon. Spurante, li etendis la pintan buŝegon en la venton kaj iam kaj iam aŭdigis sekan penege eligitan hurladon. Tamen vespere ili plentrupe eksurvojis kaj kun raŭka hurlado ariĝis ĉirkaŭ la vilaĝoj. Tie la brutaro kaj kortbirdaro estis bone ŝirmitaj, kaj malantaŭ fortikaj ŝutroj pretaj pafiloj jam kliniĝis kontraŭ la muro. Nur malofte malgranda predo, kiel hundo, hazarde viktimiĝis, kaj jam du el la luparo estis mortpafitaj.

La frosto plu daŭris. Ofte la lupoj kunkuŝis silentaj kaj enpensiĝaj, reciproke varmigante sin, kaj angore aŭskultante en la blankan senvivejon, ĝis iu, torturata de la kruelaj turmentoj de malsato, subite eksaltis kun blekado horora. Tiam turnis ĉiuj aliaj al li la buŝegon, ektremis, kaj ĥore plendhurlis terure kaj minace. Fine decidiĝis la pli malgranda parto de la luparo ekmigri. Frumatene ili forlasis siajn truojn, ariĝis, kaj kun ekscito kaj timo flaris en la frostofrida aero. Tiam per regulaj paŝoj ili trote rapidis for. La restantoj postrigardis ilin per vastaj vitrecaj okuloj, posttrotetis dekon da paŝoj, ekhaltis sendecide kaj konfuzite, nur por returniri en sian malplenan loĝtruon.

Tagmeze la elmigrantoj disiris. Tri el ili direktis sin orienten al la Svisa Ĵuraso, la aliaj plu migris suden. La tri estis belaj fortaj bestoj sed terure magriĝintaj. La kava pala ventro estis mallarĝa kiel rimeno, bruste la ripoj reliefiĝis mizeraspekte, la buŝegoj estis sekaj kaj la okuloj estis larĝaj, senesperaj. Triope ili penetris profunde en la Ĵurason, ĉaskaptis la duan tagon virŝafon, en la tago tria hundon kaj ĉevalidon kaj de ĉiu flanko ili estis persekutataj de koleriĝinta kamparanaro. En tiu regiono, riĉa je vilaĝoj kaj urbetoj, disvastiĝis timo kaj teruro fronte al la nekutimaj invadantoj. Oni armis la poŝtajn sledojn, senpafile neniu iris de unu vilaĝo al alia. En la fremdujo, post tiom bona predaĵo, la tri bestoj sentis sin samtempe timemaj kaj trankvilaj; ili iĝis pli riskemaj ol iam ajn hejme kaj enrompis eĉ taghele en stalon de melkbieno. Blekado de bovinoj, klakado de splitiĝantaj lignaj pordegoj, hufbatado, kaj arda manĝavida spiro plenigis la mallarĝan varman ŝirmejon. Sed ĉi-foje intervenis homoj. La mortigo de la lupoj estis premiota, kio duobligis la kuraĝon de la kamparanoj. Kaj ili mortigis du el ili, la unuan trafis pafo tra la kolo, la alian oni mortigis per hakilo. La tria eskapis, kuregante tiom longdaŭre, ĝis li falis duonmorta en la neĝon. Jen la plej juna kaj bela el la lupoj, besto fiera, fortega kaj fleksforma. Longtempe li restis kuŝa, spiregante. Sangruĝaj cirkloj ŝvebis antaŭ liaj okuloj, kaj iam kaj iam li eligis fajfantan, dolorplenan muĝon. Ĵetita hakilo estis trafinta lian dorson. Tie li refortiĝis kaj povis sin relevi. Ne pli frue ol tiam li ekkonis, kiom for li jam kuris. Nenie videbliĝis homoj aŭ domoj. Proksime antaŭ li situis neĝtegita, grandega monto. Jen Ĉaseralo. Li decidis ĉirkaŭiri ĝin. Turmentate de soifo, li manĝis malgrandan mordaĵon de la malmola glacia krusto de la neĝo.

Malantaŭ la monto li post nelonge trovis vilaĝon. Jam vesperiĝis. Li atendis en densa abiaro. Tiam li memprotekteme ŝteliris ĉirkaŭ la ĝardenaj bariloj, sekvante ĉiam la odoron de varmaj staloj. Neniu estis surstrate. Singardeme kaj avide li per duone fermitaj okuloj gvatis inter la domojn. Jen pafo. Li ĵetis la kapon alten kaj preskaŭ pretis ekkuregi, kiam jam la dua pafo vipkrakis. Trafite. Flanko de lia blanketa abdomeno estis sange makulita. Malgraŭ tio li sukcesis per grandaj saltoj eskapi kaj eĉ atingi la arbaron rande de la monto. Tie li hezitis por dummomente aŭskulti kaj li aŭdis voĉojn kaj paŝojn, kiuj proksimiĝis de du flankoj. Timoplene li rigardis alten al la monto. Ĝi estis kruta, arbara kaj pene prigrimpebla. Alia elekto ne estis. Anhelante, li suprengrimpis la krutan deklivon, dum malsupre kirlaĵo el blasfemoj, ordonoj kaj lanternlumoj komencis ĉirkaŭĉeni la monton. Tremante, la vundita lupo tragrimpis la malheletan piniaron, dum el lia flanko la bruna sango malrapide forfluetis.

La malvarmego estis iomete cedinta. La okcidenta ĉielo nebuletis, laŭŝajne aŭgurante neĝon.

Finege la feblulo atingis la altejon. Li staris nun sur dekliveta vasta neĝejo, proksime al Monto Krosina, tre alte super la vilaĝo, el kiu li fuĝis. Malsaton li ne sentis. Sed jen obtuza premega doloro el la vundo. Mallaŭta malsana bojetado eskapis lian pendantan buŝegon, lia koro batis pene kaj dolore, kaj li sentis sur si la manon de Morto kiel preman pezan ŝarĝon. Solece staranta larĝbranĉa pinio allogis lin; tie li kuŝiĝis kaj gapis morne en la grizan neĝnokton. Horduono preterfluis. Nun palruĝa lumo tuŝis la neĝejon, strange kaj mildbrile. La lupo stertore duonstariĝis kaj direktis sian belan kapon renkonte la ruĝiĝon. Jen la luno, kiu sudoriente leviĝis, giganta kaj sangruĝa, kaj malrapide laŭgrimpis la malhelan ĉielvolbon. Neniam ĝi tiom ruĝis kaj tiom grandis ekde pluraj semajnoj. Malgaje la okulo de la mortiĝanta besto sekvis la palan lundiskon, kaj refoje malforta hurlado dolorplene kaj senresonance gargarkantiĝis nokten.

La lumoj kaj paŝoj proksimiĝis. Kamparanoj en dikaj manteloj, ĉasistoj kaj junuloj kun felĉapoj kaj pufaj gamaŝoj stamfis tra la neĝo. Jubilaĉoj aŭdiĝis. Oni malkovris la mortantan lupon, du pafoj eklanĉiĝis kaj ambaŭ maltrafis. Tiam ili vidis, ke li jam mortas, kaj ili finbatadis lin per klaboj kaj bastonoj. Tion li ne plu sentis.

Kun disrompitaj kruroj oni trenis lin malsupren al San-Imero. Oni ridis, fanfaronis, ĝoje anticipis brandon kaj kafon, kantis, blasfemis. Neniu ekkonis la belon de la neĝtegita arbaro, la neĝbrilon de la altejoj, aŭ la ruĝegan lunon, kiu pendis super Ĉaseralo kaj kies malforta lumo speguliĝis sur iliaj pafiltuboj, sur la neĝkristaloj kaj en la rompitaj okuloj de la mortbatita lupo.


Esperantigita el la Germana de PEJNO Simono